Roko kaj Popo

Tonoj kaj akordoj

Nomoj de tonoj

La Plena Ilustrita Vortaro kaj la Esperanta Bildvortaro parolas pri du sistemoj de tononomoj: “la Angla-Germana” kaj la “Itala-Hispana-k.t.p.-a”. Esperanto tamen havu prefere unu solan sistemon. La alfabeta sistemo (Angla-Germana) estas la pli facile lernebla, kaj estas tial rekomendinda:

A, B, C, D, E, F, G (a, bo, co, do, e, fo, go)

Eblas fari kunmetaĵojn el la tononomoj:

A-oj, B-oj (booj), C-a (coa), G-akordo (goakordo) k.t.p.

La elparola vokalo “o” ne forfalas, ĉar ĝi ne estas O-finaĵo, sed nura helpvokalo.

Aldone oni uzu la vortojn “diesa” kaj “bemola”:

A diesa, A bemola, C diesa, C bemola k.t.p.

Ekzistas ankaŭ la simboloj “dudieso”, “dubemolo” kaj “naturigilo”.

Vidu ĉi-poste sub nomoj de akordoj mallongigojn de la tononomoj.

La nelogikan nomon H por la tono B oni nepre evitu.

La do-re-mi-sistemo (solfeĝo) estu uzata nur en trejnado de kantvoĉoj k.s. Esperanto havu unu sistemon por nomi tonojn, kiel plej multaj aliaj lingvoj.

Nomoj de gamoj

La ĉefaj gamoj estas la maĵora kaj la minoraj gamoj, sed ekzistas ankaŭ kvintona, plenduta k.a. gamoj. Krome oni uzas ankaŭ diversajn modalojn.

Nomoj de intervaloj

Por la intervaloj ekzistas du serioj de nomoj. La rekomendinda serio egalas al la ordinaraj nombraj vortetoj plus la “sufikso” T:

unuto, duto, trito, kvarto, kvinto, sesto, septo, okto, naŭto, dekto k.t.p.

(= primo, sekundo, tercio, kvarto, kvinto, seksto, septimo, oktavo, naŭno, decimo ...)

Aldoniĝas la vortoj maĵora, minora, ega kaj eta, ekz.:

  • C - D bemola = minora duto (duonduto)
  • C - D = maĵora duto (plenduto)
  • C - E bemola = minora trito
  • C - E = maĵora trito
  • C - F diesa = ega kvarto
  • C - G bemola = eta kvinto
  • C - G diesa = ega kvinto
  • C - A bemola = minora sesto
  • C - A = maĵora sesto
  • C - B bemola = minora septo
  • C - B = maĵora septo

Nomoj de akordoj

Akordojn oni povas nomi per la nomo de la baza tono kaj diversaj aldonaj vortoj kiel “maĵora”, “minora”, “ega”, “eta” k.t.p. Tiaj plenaj nomoj povas tamen iafoje esti tro longaj, ekz. kiam bando sin ekzercas, kaj oni bezonaz rapide nomi la diversajn akordojn de muzikpeco. Tial mi ellaboris simplan sistemon de mallongigoj, kiu uzas la du unuajn literojn de kelkaj vortoj:

  • maĵora = ma
  • minora = mi
  • diesa = di
  • bemola = be

Por la intervaloj sufiĉas en mallongigoj la simplaj senfinaĵaj nombrovortoj.

Ekzemploj de akordonomoj:

  • C, E, G = C (maĵora) - normale temas pri maĵoro se ne estas alie montrite = C (ma)
  • C, E bemola, G = C minora = C mi
  • C diesa, E diesa, G diesa = C diesa (maĵora) = C di (ma)
  • D bemola, F, A bemola, C bemola = D bemola kun septo, D bemola septa - se ne estas alie montrite, temas ĉiam pri minora septo = D be sep
  • A, C diesa, E, G diesa = A kun maĵora septo, A maĵorsepta = A ma sep
  • F, A, C, D = F kun sesto, F sesta = F ses
  • C, E, G diesa = C kun ega kvinto = C eg(kvint)a
  • E, G, B bemola = E minora kun eta kvinto, E minora etkvinta = E mi eta
  • A, C diesa, E, G, B = A naŭta = A naŭ
  • A, C diesa, E, G, B, D = A dekunuta = A dek unu
  • C, E, G bemola, B bemola = C septa kun eta kvinto, C septa etkvinta = C sep eta
  • C, E, G, B bemola, A = C septa kaj dektrita = C sep dek tri
  • C, E, G, B bemola, D diesa = C (septa kaj) naŭta - se estas naŭto estas normale ankaŭ septo = C (sep) naŭ
  • C, E, G, D diesa = C naŭta (sen septo) = C naŭ (sen sep)

Anstataŭ la vorto “ega” kaj “eta” oni ankaŭ povas uzi “plus” kaj “minus”.

La nomojn de la ĉi-antaŭaj akordoj oni ankaŭ povas skribi jene (simile al ofta internacia sistemo):

C, Cm, C#, Db7, AM7, F6, C+(5), E-, A9, A11, C7-(5) ...

Ankaŭ la tonojn mem oni ofte povas oportune nomi simple:

co di = C#, bo be = Bb, a di = A#, k.t.p.

Taktoj

Taktojn oni strikte nomu “kvar-kvarona takto” (4/4); “tri-kvarona takto” (3/4); “ses-okona takto” (6/8), k.t.p., sed normale sufiĉas “kvar-kvar-takto”, “tri-kvar-takto” k.t.p., aŭ eĉ plej simple “kvar-takto”, “ses-takto”, “sep-takto” k.t.p.

“Oloj”

Laŭ “triolo” (“trioleto” en PIV) kreiĝis la vortoj “duolo”, “kvarolo”, “kvinolo” k.t.p. (Oni povas diri, ke tiuj vortoj enhavas la specialan sufikson OL, sed oni ankaŭ povas ilin rigardi kiel sensufiksajn radikvortojn.)