Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - GĜHĤIJĴ

gamo = scale

Serio de la tonoj de tonalo, ordigitaj laŭ tonalto ene de unu okto. [Maĵora, minora, kvintona, blusa gamoj.] Vidu modalo.

gangano = gangan, squeeze drum, talking drum

= paroltamburo. Simetria sablohorloĝforma dumembrana tamburo el Afriko. La membranoj ligiĝas per ŝnuroj. Premante la ŝnurojn oni ŝanĝas la tonon de la tamburo, kio ebligas imiti la tonojn de homa parolado.

gitara sonprenilo = guitar pick up

Vidu sonprenilo.

gitaro = guitar

Tre ofta kordinstrumento normale seskorda, ludata pinĉe aŭ plektre. Vidu elektra gitaro, basgitaro, dekdukorda gitaro, gitarsintezilo.

gitarsintezilo = guitar synthesizer

Sintezilo ludata ne per klavaro, sed per gitaro aŭ speciala gitarsimila ilo.

glitgitaro = slide guitar

Gitaro ludata per glitilo transverse sur la kordojn. Glitgitaro havas ofte akordan agordon. Vidu botelkola gitaro, ŝtalgitaro, pedala ŝtalgitaro.

glitilo = slide

Ilo por ludi glitgitaron. Normale metala tubeto, tra kiu oni metas fingron, sed povas esti ankaŭ tranĉilo, botelkolo aŭ alia afero. La glitilon oni glitigas supren kaj reen sur la kordoj farante glitsonojn. Vidu botelkola gitaro, pedala ŝtalgitaro.

gongo = gong

Perkutinstrumento konsistanta el pendanta metaldisko, kiu frapite sonoras kun forta resono. Gongoj ekzistas en multaj grandoj ĝis du aŭ tri metrojn altaj.

gospelo = gospel (music)

Speco de muziko, kiu naskiĝis en Usono el religiaj kantoj kaj himnoj. Karakterizata de forta sentesprimado, vok-responda kantado, kaj multa interagado kun la publiko. T. A. Dorsey, Mahalia Jackson, Edwin Hawkins Singers. Vidu bluso, soulo.

grafika ekvalizilo = graphic equalizer

Vidu ekvalizilo.

gramofona disko = (gramophone) record, disc

Plasta (vinila) disko, sur kiu sono estas storita. Ludigata per gramofono. Ekzistas du normaj grandoj de gramofonaj diskoj: “diskego” kaj “disketo”. Diskego (= LP-disko) estas normale ludata je rapido de 33 turniĝoj minute kaj havas ĉ 20 minutojn da sono sur ĉiu flanko. Disketo estas normale ludata je 45 turniĝoj minute kaj havas nur kelkajn minutojn ĉiuflanke. Vidu albumo, granda disketo, kompakta disko, laserdisko, kasedo, bendo, magnetofono, minidisko.

gramofono = gramophone, record player

Aparato por reprodukti la sonon de gramofonaj diskoj. Vidu diskoplato, sonprenilo, nadlo.

granda disketo = maxi single

Speco de disko por uzo speciale en diskotekoj. Havas longigitajn versiojn de furoraj disketoj. Grandaj kiel diskegoj, sed havas, kiel normalaj disketoj, nur unu pecon ĉiuflanke.

granda ĵazbando = big band

Speco de orkestra ĵazbando kun ĉ. 20 aŭ pli da muzikistoj. Count Basie, Glenn Miller, Woody Herman.

gratado = scratching

Sonefekto uzata en ekz. repo. Farata per gramofono kaj disko. Oni permane rapide ekmovas la diskoplaton tiel, ke la sono sur la disko sonas kiel ritma grato. Vidu hiphopo.

grupo = group

Vidu bando.

grupulino = groupie

Knabino, kiu serĉas la akompanon de bandoj por seksumi kun la bandanoj.

gurdo = hurdy-gurdy

Malgranda movebla aŭtomata orgeneto, kies klavaron funkciigas cilindro turnata per kranko. Vidu diskogurdo.

gvidkantado = cue song

Provizora kantado, kiun oni en studio faras dum oni registras la unuajn instrumentojn nur por gvidi ilin tra la muzikpeco. Poste oni dublas la veran kantadon.

hajlajfo = highlife

Populara muziko en okcidenta Afriko, parenca al kalipso. E.T. Mensah, Victor Uwaifo, African Brothers. Vidu afro-, bakango, ĉimurengo, ĵuĵuo, kvelao,makoso, sukuzo, palmvina muziko.

haltiga klavo

= stopa klavo.

haltu

= stop.

hamondorgeno = hammond organ

La plej ofta speco de elektra orgeno inventita de L. Hammond. La tonoj estas kreataj de dentoradoj, kiuj rotacias en magnetaj kampoj. Vidu leslio.

hardo

EVITINDA. ŝtonroko.

harmoniigilo = harmonizer

Elektronika aparato, per kiu oni povas ŝanĝi la tonalton de jam registrita tono por krei efekton aŭ por korekti eraron.

harmoniko = harmonica, mouth organ

Malgranda blovinstrumento kun truvico garnita per vibrantaj lamenetoj. Oni ludas ŝovante ĝin laŭ la lipoj. Vidu blusa harmoniko, akordiono.

harmonio = harmony, voice, part

1. La principoj de ĝusta kunsonado de muzikaj tonoj.

2. Akorda sinsekvo, kiu estas framo por melodio.

harmono = harmonic

1. En akustiko: Tonero. Tono konsistas el la unua harmono (la fundamenta harmono) kune sonanta kun ĉiuj kromaj pli altaj harmonoj (superharmonoj, kromtonoj). La relativaj laŭtoj de la diversaj harmonoj donas al tono ĝian tembron. Tono sen superharmonoj estas kreebla sinteze kaj nomiĝas “sinusa tono”.

2. En muziko: = kromtono, ĉiu el la (akustikaj) harmonoj krom la fundamenta. Muzika “harmono” do egalas al akustika “superharmono”.

Havaja gitaro = Hawaiian guitar

Havajdevena horizontale tenata glitgitaro. Primitiva formo de ŝtalgitaro. Vidu pedala ŝtalgitaro.

herco = hertz

Mezurunuo de frekvenco, nombro de cikloj en sekundo. Simbolo: Hz. Ekz tonalto mezuriĝas per hercoj.

hevio

EVITINDA. metalroko.

hiphopo = hip hop

Nov-Jorkdevena kulturo modiĝinta en la 80-aj jaroj. Inkluzivas ekz. la stilojn repo, elektra bugio, kaj rompdancado.

hoko = hook

Plaĉa muzika frazo, harmonio, ritma figuro aŭ simile, kiu kaptas la atenton de aŭskultanto kvazaŭ hoke. Ordinare muzikpeco bezonas ian hokon por fariĝi furoraĵo.

horizontala piano = grand piano

Vidu piano.

ĥorilo, korusilo = chorus (box)

Efektilo, kiu kreas ĥorecan sonon, per iomete da prokrasto kaj frekvencoŝanĝo, tiel ke unu instrumento sonas kiel pluraj.

ĥoro, koruso = choir, chorus

Grupo de kune kantantaj kantistoj. Akordo. Vidu barbireja kantado.

imita sintezilo = emulator synthesizer

Sintezilo, kiu per samplitaj sonoj imitas la sonojn de ordinaraj instrumentoj. Vidu sampli.

ino = female

Slanga esprimo por ŝtopilingo. Vidu viro.

interfaco = interface

Aparato, kiu ebligas kunfunkciadon de aliaj aparatoj. Ekz. plato-MIDI-a interfaco interpretas la impulsojn de platoj de elektronika tamburo, kaj tradukas ilin al MIDI-o por ebligi konekton al ia aparato funkcianta per MIDI-o.

interpulso = back beat

Meto de ĉefakcentoj sur la duan kaj kvaran pulsojn en 4/4-takto anstataŭ sur la unuan kaj trian pulsojn. Unu el la ĉefaj karakterizoj de ritmenbluso, roko kaj aliaj popularaj muzikoj. Vidu sinkopo.

ionia modalo = Ionian mode

Vidu modalo.

iriga klavo = play button

Klavo, per kiu oni igas magnetofonon ludi la bendon (aŭ k-diskludilon ludi la k-diskon). Surskribo: iru. Vidu kuriga klavo, rekuriga klavo, paŭziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo, ŝaltilo.

iru = play

Surskribo sur iriga klavo. Vidu kuru, eligu, paŭzu, rekuru, stop, ek, for.

iso

EVITINDA. dieso.

ĵaka ŝtopilingo

= ĵako.

ĵaka ŝtopilo = phono plug

Ŝtopilo por ĵako. Vidu kenona ŝtopilo, viro.

ĵako = phono jack

Speco de ŝtopilingo en formo de metala kava cilindreto, kutime uzata en elektraj instrumentoj, kaj en instrumentaj amplifiloj. Vidu kenona ŝtopilingo, ino.

ĵazo = jazz

Speco de muziko kreita en Usono, karakterizata ĉefe de improvizado. Ekzistas multaj diversaj ĵazostiloj. Vidu ragtimo, diksilando, Nov-Orleana ĵazo, svingo, bopo kaj freŝa ĵazo.

ĵazroko = fusion (rock), jazz-rock

Diversspeca mikso de ĵazo kaj roko (kaj ofte ankaŭ aliaj specoj de muziko). Chicago, Mahavishnu Orchestra, Soft Machine, Weather Report, Return to Forever.

ĵinglo = jingle

Tre mallonga muzikpeco uzata en reklamo, aŭ kiel enkondukaĵo al radia aŭ televida programo.

ĵuĵuo = juju

Populara muziko el Niĝerio, parenca al hajlajfo, sed pli malrapida. Blue Spots, King Sunny Ade, Ebeneezer Obey. Vidu afro-, bakango, ĉimurengo, hajlajfo, kvelao, makoso, sukuzo, palmvina muziko.