Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - EF

efektilo = effect box/pedal

Aparato, kiu ŝanĝas sonon por krei efekton. Ekz. distordilo, ekscitilo, elfazigilo, flangilo, ĥorilo, eĥilo, spacosonilo, kompresoro, va-va-ilo.

ega = augmented

Tia, ke ĝi estas je duonduto pli granda ol maĵora aŭ perfekta tono aŭ intervalo. [Ega kvinto, ega sesto.] Vidu egakordo, eta.

egakordo = augmented chord

Maĵora akordo, en kiu la kvinto estas ega. Vidu etakordo.

eĥilo, ekoilo = echo machine

Efektilo, kiu kreas sonon de eĥo (ekoo).

eĥo, ekoo = echo

Sono, kiu reaŭdiĝas reĵetiĝinte de surfaco. Eĥo estas en muzikregistrado multe uzata efekto kreata nature, per magnetofono, aŭ per eĥilo (ekoilo). Vidu prokrasto.

ek = on

Surskribo sur klavo aŭ alispeca ŝaltilo, per kiu oni ŝaltas (kaj ofte ankaŭ malŝaltas) elektran aparaton. Vidu for, kuru, eligu, iru, paŭzu, rekuru, stop.

eklezia modalo = church mode

Vidu modalo.

ekoo

= eĥo.

ekpaŭzo = break

Subita ĉeso de akompano dum ekz. tuta mezuro. Povas esti tute silenta, aŭ okazo por instrumenta aŭ kanta soleto. Vidu silento.

ekscitilo = exciter

Elektronika aparato uzata en sonregistrado por pliigi la diskantajn frekvencojn.

ekstraĵo = encore

Ekstra muzikpeco ludata post la ordinara fino de koncerto, ĉar entuziasma publiko tion petis. Vidu bis.

ekvalizi = to equalize

Elektronike ŝanĝi la relativajn laŭtojn de la diversaj partoj de la tonspektro. Principe oni ekvalizas sonon per la du aŭ tri tembroregiloj de ordinara amplifilo, sed normale oni parolas pri ekvalizado nur kiam oni uzas ekvalizilon, kiu dividas la tonspektron pli detale. La vorto equalize signifas origine “egaligi”, sed en la praktiko ekvalizado ofte malegaligas frekvencojn cele al speciala efekto.

ekvalizilo = equalizer

Aparato por ekvalizi. Ekzistas grafikaj ekvaliziloj, kiuj havas ŝovregilojn por fiksitaj frevencbendoj, kaj ĉe kiuj la ŝovregiloj formas videblan kurbon de la tonspektro. Ekzistas ankaŭ parametraj ekvaliziloj, kiuj havas regilojn kun nefiksitaj, ŝanĝeblaj frekvencbendoj.

elektra, elektroakustika = electric, electroacoustic

Tia, ke la sono estiĝas per elektra fenomeno, kiu poste transformiĝas en sonon. En ekz. elektra gitaro la vibroj de la kordoj kaptiĝas per magneta sonprenilo. La elektra signalo plifortiĝas per amplifilo kaj transformigas en sonon pere de laŭtparolilo. Se la tuta sonkrea proceso okazas elektre (ekz. en sintezilo), oni uzas la vorton “elektronika”. Vidu akustika.

elektra arĉo = E-bow

Aparateto por ludi elektran gitaron. Oni tenas la elektran arĉon super la ludata kordo. Magneta kampo de la elektra arĉo daŭre vibrigas la kordon kreante sonon iomete similan al la sono de violono ludata per arĉo. La melankolia sono de elektra arĉo estas karakteriza por ekz. la bando Big Country, sed aŭdeblas ankaŭ en la albumo {Povus esti simple} de Persone.

elektra bugio = electric boogie

Nov-Jorkdevena strata dancado modiĝinta komence de la 80-aj jaroj, karakterizata interalie de robotecaj movoj. Vidu rompdancado, hiphopo.

elektra gitaro = electric guitar

Speco de gitaro, kies sono estas kaptata de magneta sonprenilo, kaj amplifata de amplifilo. Elektra gitaro estas la plej karakteriza instrumento de rokmuziko, sed estas kutima ankaŭ en ĵazo, popo kaj multaj aliaj muzikformoj. La plej tipa elektra gitaro estas solidkorpa, sed ekzistas ankaŭ duonkorpaj elektraj gitaroj kaj tiaj kun plena resonanca skatolo. La plej fama marko de elektraj gitaroj estas Fender. Vidu basgitaro.

elektra orgeno = electric organ

Klavarinstrumento kun orgenaj sonoj kreataj elektre. Vidu hamondorgeno.

elektra piano = electric piano

Klavarinstrumento kun pianosimila mekanismo, kies marteloj batas metalajn bastonetojn, lamenojn aŭ kordojn. La vibroj kaptiĝas per magnetaj sonpreniloj. Vidu sintezilo.

elektroakustika = electroacoustic

Vidu elektra.

elektroakustika gitaro = electroacoustic guitar

Speco de gitaro, kiun oni povas ludi amplife aŭ akustike (konataj markoj: Ovation, Takamini, Washburn), kaj kiu havas propran tembron malsaman de kaj akustika kaj elektra gitaro.

elektronika = electronic

Vidu elektra.

elektronika drumo = electronic drumset

Speco de drumo, kiu havas anstataŭ tamburoj platojn konektitajn al sintezilo aŭ alia aparato, kiu enhavas sonojn. Batante la platojn oni ludigas sintezajn aŭ samplitajn drumajn sonojn. Iaj elektronikaj drumoj havas platojn ankaŭ anstataŭ cimbaloj. Vidu drumomaŝino.

elektronika piano = electronic piano

Klavarinstrumento kun piana sono kreata elektronike. Vidu elektra piano.

elektronika popo = electro-pop

Popo, en kiu sinteziloj kaj komputiloj estas la ĉefaj instrumentoj. Depêche Mode, Orchestral Manoeuvres in the Dark. Vidu elektronika drumo, drumomaŝino.

elektronika tamburo = electronic drum

Unuopa plato de elektronika drumo. Vidu plato.

elfazigilo = phaser

Efektilo, kiu kreas elfazigon.

elfazigo = phasing

Efekto uzanta prokraston de signalo je malpli ol unu periodo. Vidu prokrasto.

eliga klavo = eject button

Klavo, per kiu oni eligas kasedon el kasedmagnetofono, k-diskon el k-diskludilo k.t.p. Surskribo: eligu. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, paŭziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, ŝaltilo.

eligu = eject

Surskribo sur eliga klavo. Vidu iru, kuru, paŭzu, rekuru, stop, ek, for.

eliga lineo = line out

1. Konekto per amplifila ŝtopilingo, kies signalo estas normigite malalta. El ĝi oni prenu eligon ne rekte al laŭtparolilo, sed al alia amplifilo.

2. Konekto per magnetofona ŝtopilingo, el kiu oni prenas signalon al amplifilo. Vidu eligingo, enmeto, enmeta lineo, enmetingo.

eliga lineingo = line-out jack

Ŝtopilingo de la eliga lineo. Vidu enmeta lineingo.

eligingo = output jack

Ŝtopilingo, el kiu venas la eligo de aparato.

eligo = output

Signalo, kiun eligas elektra aparato, ekz. amplifilo aŭ efektilo. Vidu eliga lineo, eligingo, enmeto, enmeta lineo, enmetingo.

elkonduko = coda

Elkonduka, fina, peco de muzikaĵo. Vidu enkonduko.

elŝalti = switch off

= malŝalti. Vidu ŝalti.

enmeta lineingo, eniga lineingo = line-in jack

Ŝtopilingo de la enmeta lineo. Vidu eliga lineingo.

enmeta lineo, eniga lineo = line in

1. Konekto per amplifila ŝtopilingo, en kiun oni metas eligon ne de instrumento, sed de alia amplifilo, ekz. la eligon de gitaramplifilo, kiu estu amplifata ankaŭ de alpublika sonsistemo.

2. Konekto per magnetofona ŝtopilingo, en kiun oni metas eligon ne de mikrofono, sed de amplifilo aŭ alia aparato. Vidu enmetingo, eliga lineo, eligingo.

enmetingo, enigingo = input jack

Aparata ŝtopilingo, tra kiu venas la enmeto. Vidu eligingo.

enmeto, enigo = input

Signalo, kiu estas enmetata en elektran aparaton, ekz. amplifilon aŭ efektilon. Vidu enmeta lineo, enmetingo, eligo, eliga lineo, eligingo.

(Kaj “enmeto” kaj “enigo” estas bonaj esprimoj. La vorto “enmeto” ŝajnas tamen preferinda por havi pli klaran sonan diferencon disde la malo: “eligo”.)

enkonduko = intro, introduction

Enkonduka, komenca, parto de muzikaĵo. Vidu elkonduko.

eolia modalo = Aeolian mode

Vidu modalo.

eta = diminished

Tia, ke ĝi estas je duonduto malpli granda ol minora aŭ perfekta tono aŭ intervalo. [Eta kvinto, eta duto.] Vidu ega.

etakordo = diminished chord

Minora akordo, en kiu la kvinto estas eta. Vidu egakordo, ega.

evento = event

Vidu sekvencilo.

falsa = out of tune

= mistona. Mise subtona aŭ mise supertona.

falseto = falsetto

Speciala maniero kanti altajn tonojn per streĉado de la voĉkordoj tiel, ke nur la randoj vibras. Falseto estas malpli dinamika kaj malpli riĉa je harmonoj ol normala voĉo. Iuj viraj rokkantistoj uzas falseton. Orioles, Bee Gees.

fano = fan

Fervora admiranto kaj sekvanto de artisto aŭ bando. (Mallongigo de fanatikulo.) Vidu grupulino.

ferkromaĵa kased(bend)o = ferrochrome cassette

Vidu kasedo.

filtrilo = filter

Elektronika sintezila filtrilo, kiu forigas certajn frekvencojn de la sono, kaj kiun oni uzas por ŝanĝi la tembron de la tonoj. Vidu oscililo.

fingri = to finger

Vidu fingrotabulo.

fingroplektro = finger plectrum

Plektro, kiun oni fiksas al la pinto de fingro.

fingrotabulo = fingerboard, fretboard

Tiu parto de kordinstrumenta kolo, sur kiun oni metas la fingrojn por mallongigi la vibrantan parton de la kordoj kreante (fingrante) la deziratajn tonojn. Vidu freto, frapofingrado.

flangilo = flanger

Efektilo, kiu flangas sonon.

flango = flanging

Efekto simila al elfazigo, sed kun pli granda prokrasto, tiel ke rezultiĝas ŝajna ŝanĝiĝo de la tonalto.

flanktemo = bridge

1. En roko kaj popo: Kroma muzika temo, kiu aperas nur kelkfoje en komponaĵo kiel variaĵo de la ordinaraj versoj kaj refrenoj.

2. En ĵazo: La B-parto en ekz. la komponaĵa strukturo A A B A.

fleksi = bend

Intence iom altigi aŭ malaltigi tonon por efekto. Sintezilo normale havas tonfleksilon, per kiu oni povas fleksi la ludatan tonon. Vidu subtona, supertona, falsa, blusa tono.

flemadidlo = flamadiddle

Tamburluda rudimento. Kombino de flemo kaj paradidlo.

flemo = flam

Tamburluda rudimento. Simpla bato kun unuobla antaŭbato. Vidu rufo.

fluto = flute, recorder

Blovinstrumento, kiu konsistas el rekta tubo kun truoj kaj/aŭ klapoj. La sonon oni kreas blovante kontraŭ eĝo en truo flanka (transversa fluto), aŭ ekstremaĵa (ekz. bekfluto).

fokstroto, fokstrotodanco = fox-trot

1. Populara pardanco en 4/4-takto. Kreita en Usono en 1914.

2. Muziko por tia danco.

folklora muziko = folk music

Popola tradicia muziko, kontraste al populara muziko kaj arta muziko.

folklora roko = folk rock

Ia mikso inter roko kaj folklora muziko. Fairport Convention, Steeleye Span, Alan Stivell. La esprimo Folk rock havas en Usono iom specialan signifon (Bob Dylan, Byrds), sed ankaŭ tio estas speco de folklora roko, nome Usona folklora roko.

for = off

Surskribo sur klavo aŭ alispeca ŝaltilo, per kiu oni malŝaltas (kaj ofte ankaŭ ŝaltas) elektran aparaton. Vidu ek, kuru, eligu, iru, paŭzu, rekuru, stop.

fortepiano = piano

La origina nomo de piano.

frapfrazo = lick

Mallonga plaĉa muzika frazo ene de la harmonia framo de unu akordo. Vidu ripetfrazo.

frapofingrado = hammer(-on)

Ludado de tono sur kordinstrumento per tiel forta frapa fingrado kontraŭ la fretojn aŭ la fingrotabulon, ke la kordo ekvibras sen bezono de pinĉado. Vidu ĉapmanbastono.

frapopinĉado = popping, hit and pick, woodslapping

Maniero ludi basgitaron multe uzata en ekz. funko. Oni alterne forte frapas la kordojn per la flanko de la dikfingro kaj tre forte tirpinĉas ilin per la aliaj fingroj. Ankaŭ en frua ĵazo oni foje tiel ludis kontrabason por entute esti aŭdata.

freŝa ĵazo = cool jazz

Speco de ĵazo aperinta fine de la 40-aj jaroj, karakterizata de senstreĉa ritmo, retenata ludado kaj pli komplika kompona strukturo. Miles Davis, Lennie Tristano, Stan Getz.

freto = fret

Ĉiu el la suprenstarantaj linioj sur la fingrotabulo de kordinstrumento, kiuj montras, kie oni fingru la diversajn tonojn.

frevo = freve

Brazila muziko kaj danco tre populara, ligita al la karnavalo, ĉefe en la Brazila nord-oriento. Vidu sambo.

frigia modalo = Phrygian mode

Vidu modalo.

fronta membrano = front head

Tiu membrano de druma bastamburo, sur kiun oni ne batas, sed kiu nur resonas. Vidu funda membrano, bata membrano.

funda membrano = bottom head

Tiu membrano de tamburo, kiu troviĝas sur la funda aperturo. En drumaj tamburoj la funda membrano ne estas batata, sed nur resonas. Vidu fronta membrano, bata membrano.

funko = funk (music)

1. Speco de tre ritma, sinkopa muziko parenca al soulo. James Brown, George Clinton. Vidu repo.

2. = soulĵazo.

furoro = vogue, craze, hit

1. Disvastiĝanta modo, sukceso.

2. = furoraĵo.

furoraĵo = hit

Tre sukcesa muzikpeco, kies registraĵo estas multe aĉetata kaj/aŭ ludigata en radio k.s. Vidu ŝlagro.