Roko kaj Popo

Enkonduko

Roko kaj Popo enhavas ĉefe vortojn pri la popularmuzikaj stiloj roko kaj popo, sed ankaŭ ĵazo, Latin-Amerika muziko kaj folklora muziko estas traktataj, kaj eĉ arta (“klasika”) muziko estas tuŝata. Ian kompletecon oni tamen atendu nur pri roko kaj popo.

Moderna populara muziko estas tre dependa de teknikaĵoj, kaj tial enestas multaj teknikaj vortoj necesaj por muzikistoj kaj aŭskultantoj.

Por ĉiu termino estas por maksimuma klareco ankaŭ donita la responda Angla termino, ĉar en roko, popo kaj ĵazo plej multaj internaciaj vortoj estas Angladevenaj.

En multaj difinoj de muzikstiloj menciiĝas kelkaj tipaj monde konataj artistoj (foje ankaŭ muzikpecoj) por helpi identigi la koncernan stilon.

Populara muziko estas tre bunta kaj rapide ŝanĝiĝanta kampo. Novaj stiloj aperadas senĉese. Tial tiu ĉi terminaro neniam povus esti kompleta. La ĉi-tieajn Esperantajn nomojn de stiloj (kaj aliaj aferoj) oni rigardu kiel ekzemplojn. Se oni volas paroli ekz. pri aliaj stiloj, oni ne hezitu krei Esperantajn nomojn por ili laŭ la modeloj en tiu ĉi verko.

Iuj terminoj havas ankaŭ ne-muzikajn signifojn, kiuj tamen estas ignorataj en la difinoj. Ekzemple kapo aperas nur kiel parto de instrumento. Ĉe lineo mi klarigas nur la novan muzikteknikan signifon, kaj preterpasas la originan telekomunikan signifon.

Mi aparte dankas al la sekvaj Esperantistoj, kiuj donis multajn valorajn konsilojn kaj proponojn: Michael ENGLUND, Jan EXMANN, Flávio FONSECA, Kim HENRIKSEN, Borje LUND, Andreo MARSHALL, Arnau TORRAS, Simono PEJNO.

Klarigoj de simboloj

ekz. ekzemple
k.s. kaj simile, kaj similaj
k.t.p. kaj tiel plu
prefere uzu
= havas la saman signifon kiel
[...] ekzemplaj kunmetaĵoj kun la aktuala kapvorto
{...} ekzemplo de muzikpeco