PMEG 2024

39.2.16. MIKRO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “malgrandega”: mikrocefalo, mikroskopo, mikrobo.

Vera prefikso «

1. “Malgrandskala, malgrandega”. Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: filmo → mikrofilmo = “filmo kun ekstreme malgrandaj fotoj”, organismo → mikroorganismo = “ekstreme malgranda organismo”, ondo → mikroondo = “tre mallonga elektra ondo”, forno → mikroforno = “forno uzanta mikroondojn”. Plej multaj MIKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.

2. “Milion-ono”. Uzata nur antaŭ mezurunuoj.

Komparu kun MAKRO.