PMEG 2023

39.3. Internaciaj afiksoj

Prefiksoj de mezurunuoj «

Ekzistas internacia sistemo de prefiksoj por mezurunuoj. Ĝi estas parto de la SI-sistemo, “Sistemo Internacia de Unuoj”, prizorgata de “Bureau International des Poids et Mesures” (“Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj”). Tiuj prefiksoj havas diversajn pligrandigajn kaj malpligrandigajn signifojn. Oni uzu ilin nepre nur antaŭ mezurunuoj kiel metro, gramo, ĵulo, sekundo, litro, ampero, volto, bito k.s.

Jen la Esperantaj formoj de tiuj internaciaj prefiksoj:

Prefikso Valoro Simbolo Ekzemplo
JOTA kvadriliono 1024 Y jotateslo, YT, kvadriliono da tesloj
ZETA mil trilionoj 1021 Z zetavebero, ZWb, mil trilionoj da veberoj
EKSA triliono 1018 E eksaĵulo, EJ, triliono da ĵuloj
PETA mil bilionoj 1015 P petavolto, PV, mil bilionoj da voltoj
TERA biliono 1012 T teraĵulo, TJ, biliono da ĵuloj
GIGA miliardo 109 G gigavato, GW, miliardo da vatoj
MEGA miliono 106 M megaherco, MHz, miliono da hercoj
KILO mil 103 k kilometro, km, mil metroj
HEKTO cent 102 h hektogramo, hg, cent gramoj
DEKA dek 101 da dekalumeno, dalm, dek lumenoj
DECI dekono 10-1 d decimetro, dm, dekona metro
CENTI centono 10-2 c centimetro, cm, centona metro
MILI milono 10-3 m miligramo, mg, milona gramo
MIKRO milion-ono 10-6 µ mikrometro, µm, milion-ona metro
NANO miliard-ono 10-9 n nanohenro, nH, miliard-ona henro
PIKO bilion-ono 10-12 p pikofarado, pF, bilion-ona farado
FEMTO mil-bilion-ono 10-15 f femtometro, fm, mil-bilion-ona metro
ATO trilion-ono 10-18 a atosekundo, as, trilion-ona sekundo
ZEPTO mil-trilion-ono 10-21 z zeptoĵulo, zJ, mil-trilion-ona ĵulo
JOKTO kvadrilion-ono 10-24 y joktogramo, yg, kvadrilion-ona gramo

Plej ofte uzataj estas: KILO, HEKTO, DECI, CENTI kaj MILI. La aliaj estas uzataj preskaŭ nur en faka lingvaĵo.

Ĉi tiujn internaciajn prefiksojn oni uzu rigore laŭ la internaciaj principoj. Ne havas sencon krei unike Esperantajn vortojn per ili.

Plej multaj vortoj faritaj per tiuj ĉi prefiksoj estas rigardeblaj kiel memstaraj radikoj en Esperanto. Pluraj el ili estas jam oficialaj, ekz.: kilogramo, decigramo, centigramo, miligramo, decilitro, centilitro, kilometro, centimetro, decimetro, milimetro. Sed en kelkaj okazoj estas tamen sendube, ke temas pri efektiva Esperanta kunmetaĵo: bitoko (oko da bitoj, bajto) kilobitoko (milo da bitokoj aŭ 1024 bitokoj, kilobajto).

Ekzistas ankaŭ du neregulaj formoj: hektaro (cento da aroj) kaj megomo (miliono da omoj). Tiuj formoj estas rigardendaj kiel apartaj radikoj en Esperanto: HEKTAR kaj MEGOM. Sed ankaŭ la regulaj kunmetoj hektoaro kaj megaomo estas uzeblaj.

Iam ekzistis ankaŭ la prefikso MIRIA (dek mil). Per ĝi oni kreis interalie la vorton miriametro = “dek mil metroj”, kiu eĉ fariĝis oficiala Esperanta radiko, sed nek MIRIA, nek miriametro estas plu uzataj.

La simbolo µ estas greka litero, kiu nomiĝas mumuo, sed kiam ĝi estas mezurunua prefikso, oni elparolas ĝin kiel mikro... La vorto mikrometro estas ankaŭ nomo de ia mezurilo de malgrandegaj longoj. Por la mezurunuo mikrometro ekzistas la alternativaj nomoj mikrono kaj muo.

Kiam temas pri la grando de komputila memorilo, oni ofte uzas kelkajn el tiuj ĉi prefiksoj kun iom aliaj valoroj, kiuj baziĝas sur la duuma nombrosistemo uzata en komputiloj: KILO = 210, MEGA = 220, GIGA = 230. Ekz.: kilobito = “mil bitoj” aŭ “1024 bitoj”, megabitoko = “miliono da bitokoj” aŭ “1.048.576 bitokoj”, gigabitoko = “miliardo da bitokoj” aŭ “1.073.741.824 bitokoj”. Por la valoroj bazitaj sur potencoj de 2, la komisiono IEC (“International Electrotechnical Commission”, “Internacia Elektroteĥnika Komisiono”) ellaboris apartajn prefiksojn, kiuj tamen ankoraŭ estas sufiĉe malofte uzataj: KIBI° = 210, MEBI° = 220, GIBI° = 230, TEBI° = 240, PEBI° = 250, EKSBI° = 260, ZEBI° = 270, JOBI° = 280. Ekz.: kibibito = “1024 bitoj”, mebibitoko = “1.048.576 bitokoj”, gibibitoko = “1.073.741.824 bitokoj”.

Ĥemiaj afiksoj «

Ekzistas internacia faklingva sistemo por fari sistemajn nomojn de ĥemiaj kombinaĵoj. Tiu sistemo enhavas multegajn radikojn kaj afiksojn, kaj specialajn regulojn por kunmeti ilin. Pri la sistemo respondecas la (ne-Esperanta) organizo IUPAC, “International Union of Pure and Applied Chemistry” (“Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Ĥemio”). Esperanto transprenu la elementojn kaj vortojn de tiu sistemo laŭ la skribaj, elparolaj kaj gramatikaj reguloj de Esperanto, sed sen ia ajn kroma modifo. Ne havas sencon miksi la propre Esperantan vortfaradon kun tiu internacia sistemo. Estas preferinde rigardi vortojn kreitajn per tiu sistemo kiel nekunmetitajn radikojn en Esperanto. Ili estas tamen tro multaj por esti listigitaj komplete en vortaro. Efektive ili estas senlime multaj.

Iuj el la internaciaj ĥemiaj afiksoj havas la saman formon kiel oficiala aŭ neoficiala Esperanta afikso (ekz. AN, AT, ID, IN, IT, ON, OL kaj META), sed ne estas spaco en PMEG por pritrakti ĥemian vortfaradon. Oni turnu sin al ĥemiaj faklibroj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas unueca maniero esperantigi ĥemiajn vortojn.