PMEG 2023

38.2.10. EJ

EJ = “loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io”. Komparu kun UJ kaj ING. Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio okazas aŭ troviĝas en la loko.

Agejoj «

EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:

  • lerni lernejo = loko destinita por lernado

  • promeni promenejo = loko aranĝita por promenado

  • dormi dormejo = ĉambro por dormado

  • eliri elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri

  • redakti redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)

  • akcepti akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)

  • kongreso kongresejo = loko, kie okazas kongreso

  • necesa necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)

  • preĝi preĝejo = loko por preĝado kaj aliaj religiaj agadoj

  • urĝi urĝejo = malsanulejo (aŭ parto de malsanulejo), kie oni urĝe traktas akcidentoviktimojn k.s.

La vorto preĝejo estas tradicie uzata precipe por kristana preĝejo, dum oni preferas specialajn vortojn por preĝejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed preĝejo ja povas esti uzata por ĉia religio. Por kristana preĝejo ekzistas ankaŭ la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: kristana preĝejo, islama preĝejo, hinduisma preĝejo k.t.p.

Tenejoj, vendejoj «

EJ povas montri lokon, kie oni tenas aŭ vendas ion:

  • trezoro trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata

  • ĉevalo ĉevalejo = loko (domo) por ĉevaloj

  • aŭto aŭtejo = loko por teni aŭ prizorgi aŭtojn

  • mallibero malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)

  • cigaro cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, ĉambro en kiu oni tenas cigarojn

  • ĉapelo ĉapelejo = vendejo aŭ tenejo de ĉapeloj

  • viando viandejo = vendejo aŭ tenejo de viando

  • libro librejo = vendejo de libroj (kolekto aŭ kolektejo de libroj estas biblioteko)

Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, ĉapeltenejo, ĉapelvendejo, librovendejo k.t.p.

Produktadejoj «

Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:

  • rizo rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon

  • oranĝo oranĝejo = loko, kie oni kultivas oranĝarbojn

  • tabako tabakejo = loko, kie oni kultivas tabakon

  • vito vitejo = ĝardeno de vitoj, vinberĝardeno

Se temas pri fabriko aŭ simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetaĵojn: tabakfarejo = “loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakaĵojn”, ŝtalejoŝtalfabriko = “fabriko de ŝtalo”, gisejogisfabriko = “fabriko de gisoj kaj gisaĵoj”.

Naturaj abundejoj «

Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:

  • herbo herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)

  • sablo sablejo = loko, kie abundas sablo

  • glacio glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glaĉero)

Loko por persono aŭ grupo «

EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo aŭ speco de personoj laboras, agas, vivas aŭ simile:

  • tajloro tajlorejo = loko, kie tajloro laboras

  • ŝuisto ŝuistejo = loko, kie ŝuisto laboras

  • episkopo episkopejo = palaco de episkopo

  • ministro ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro

  • konsulo konsulejo = loko, kie servas konsulo

  • stabo stabejo = loko, kie laboras stabo

  • virino virinejo = loĝloko por virinoj, haremo, bordelo

  • malsanulo malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)

Figura uzo «

EJ-vorto, kiu montras ian oficejon aŭ laborejon, povas ankaŭ esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:

  • La tuta redaktejo klopodis por fini la gazeton ĝustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la ĵurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.

  • La ministrejo [= ministerio] pri financoj hieraŭ informis, ke...

  • Ĉu la konsulejo donis al vi vizon?

Ordinara radiko «

  • ejo = loko (destinita por ia speciala afero)