PMEG 2024

38.2.9. EG

EG = “(plej/tre) alta grado, (plej/tre) granda speco”. Komparu kun ET. EG ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur pligrandigas la signifon:

  • domo → domego = (tre) granda domo

  • doloro → dolorego = (tre) forta doloro

  • varma → varmega = tre varma

  • longa → longega = tre longa

  • bone → bonege = tre bone

  • krii → kriegi = (tre) laŭte krii

  • fali → falegi = subite, forte fali

  • ŝati → ŝategi = tre ŝati

  • dankon! → dankegon! = grandan dankon!

  • tre → treege = tre tre

Ofte EG-vorto havas specialan signifon:

  • pordo → pordego = ĉefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.

  • brulo → brulego = granda katastrofa brulo (de ekz. konstruaĵo)

  • granda → grandega = eksterordinare granda

Alternativoj de EG-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj EG-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la EG-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • pafilego = artileria pafilo → kanono

  • kuraĝega = kuraĝe riskema → aŭdaca

  • buŝego = minaca buŝkavo de rabobesto → faŭko

  • ungego = granda akra ungo de besto → krifo

Malŝato «

Iafoje EG montras nuancon de malŝato:

  • piedo → piedego = granda, dika, malagrabla aŭ danĝera piedo de homo aŭ besto

  • manĝi → manĝegi = avide aŭ troe manĝi, vori

Ordinara radiko «

  • ega = fortega, intensega, ekstrema

  • ege = fortege, intensege, ekstreme