PMEG 2024

38.3.6. GE

GE = “ambaŭ seksoj”. GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtralaj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon.

Legu ankaŭ pri la sufikso IN, kaj pri prefikseca VIR. GE povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj PRA.

Paroj «

GE povas montri paron:

  • patro gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)

  • edzo geedzoj = edzo kaj lia edzino

  • fianĉo gefianĉoj = fianĉino kaj ŝia fianĉo

  • mastro gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro

  • cikonio gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro

  • doktoro gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o

Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaŭ estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenaŭ uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.

Grupo de parencoj «

GE ankaŭ estas uzata ĉe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaŭ seksoj:

  • frato gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)

  • filo gefiloj = filo(j) kaj filino(j)

  • nevo genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)

Ambaŭseksa grupo «

GE estas ankaŭ uzata pli ĝenerale por montri, ke ambaŭ seksoj ĉeestas en grupo:

  • knabo geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)

  • lernanto gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj

  • samideano gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj

  • doktoro gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj

  • homo gehomoj = homoj el ambaŭ seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)

Se vorto per si mem estas neŭtrala, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.

Rilatas al ambaŭ seksoj «

Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:

  • lernejo gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj

  • sola gesolaj = solaj kiel paro

Modernaj komprenoj pri seksa varieco «

Al la konsideroj pri la lingva esprimado de sekso aldoniĝis lastatempe (eble ekde la jaro 2010) tio, ke iuj homoj identiĝas kiel sekse neduumaj, do nek kiel viroj, nek kiel virinoj (aŭ eble kiel sekse ambiguaj). Tial povas estiĝi duboj pri tio, kiel interpreti la prefikson GE, kies tradicia signifo “ambaŭ seksoj” antaŭsupozas la ekziston de precize du seksoj. Sub ĉi tiaj ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj, la interpreto de GE kiel “pli ol unu sekso” ŝajnas esti kiel eble plej konforma kun la tradicia kaj Fundamenta signifo de GE: Mi renkontiĝos kun du geamikoj. Temas pri unu amikino kaj unu neduuma amiko.

Legu ankaŭ pri la proponita neduuma sufikso IP° kaj la sekse neŭtrala unu-nombra pronomo ri°.

Unu-nombraj GE-vortoj «

GE-vorto kun O-finaĵo tradicie povas esti nur multe-nombra, ĉar devas esti pli ol unu persono por ke ambaŭ seksoj (aŭ pli ol unu sekso) povu ĉeesti. Tamen delonge ekzistas eksperimenta uzado de GE en unu-nombraj vortoj kun la signifo “iu ajn sekso”. Tia uzo de GE komencis plioftiĝi en la pasintaj 20 ĝis 30 jaroj. Laŭ tiu uzmaniero de GE oni povas fari vortojn kiel gepatro = “patro aŭ patrino (aŭ neduuma persono en tia parenco-rilato)”, geedzo = “edzino aŭ edzo (aŭ neduuma persono en tia rilato)”.

Fakte jam en la tradicia lingvouzo ekzistas kuntekstoj, en kiuj GE praktike alprenas tian signifon, ekzemple en demando kiel Kiom da gefratoj vi havas?. La demandanto ne scias, ĉu la demandato havas gefratojn de pli ol unu sekso, kaj tamen ankaŭ laŭ la tradicia lingvouzo oni povas uzi la vorton gefratoj en tiaj okazoj. Do praktike la tradicia signifo de GE ne ĉiam estas “ambaŭ seksoj“, sed povas vastiĝi al “ambaŭ seksoj aŭ iu ajn sekso” en kunteksto, en kiu estas klare, ke la parolanto ne scias la sekson de la priparolataj personoj.

Ĉar la tradicia lingvouzo jam permesas la uzon de GE por grupo de personoj de nekonata sekso, oni povas argumenti, ke la vastigo de GE al kuntekstoj, en kiuj temas pri unu sola persono de nekonata sekso, ne estas drasta modifo de la uzmaniero de GE. Laŭ ĉi tiu argumento estas eble pravigi uzojn kiel la sekva: Ĉi tiun permeson devas subskribi almenaŭ unu gepatro de la infano. Se oni jam akceptas tian unu-nombran uzon de GE, ne plu estas granda paŝo ĝenerale permesi GE kun la signifo “iu ajn sekso”, eĉ kiam la sekso de la priparolata persono estas konata, sed kiam la parolanto ial ne volas mencii la sekson, aŭ kiam temas pri neduuma persono.

Tia ŝanĝo de la origina senco de GE tamen ne estas senproblema. Vorto kiel gefiloj tradicie estas komprenata kiel duseksa grupo (almenaŭ unu filo kaj almenaŭ unu filino). Sed la novstila gefiloj, kiu simple estas la multe-nombra formo de gefilo, estas sekse neŭtrala. En tia grupo eble estas nur filinoj, aŭ eble nur filoj. Tia eksperimenta uzo, se konsekvence aplikata, do ne nur enkondukas novan manieron uzi GE, sed ankaŭ kaŭzas ŝanĝon de la signifo de ĉiuj ĝisnunaj vortoj kun GE.

Krome, laŭ la tradicia signifo de GE, GE-vorto kun alia finaĵo ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = “decido de ambaŭ gepatroj (pri infano)”. Se temus pri decido de nur unu el la gepatroj, oni tradicie dirus patrina decidopatra decido (aŭ decido de unu el la gepatroj). Sed se oni konsekvence aplikas la proponon uzi vortojn kiel gepatro en sekse neŭtrala maniero, tio kondukas al signifoŝanĝo ankaŭ ĉe vortoj kiel gepatra, kiu tiam ankaŭ povas rilati al nur unu el la gepatroj: Ekzemple gepatra decido tiam povas signifi “decido de unu el la gepatroj”.

Oni povas argumenti, ke la ŝanĝiĝinta rolo de sekso en modernaj homaj socioj igis sekse neŭtralajn vortojn pli urĝe bezonataj ol en antaŭaj epokoj. Unuflanke malpligraviĝis sekso en sociaj rilatoj, tiel ke ofte ne estas bezonate mencii la sekson de persono. Aliflanke kreskis la videbliĝo de neduumaj homoj. Tial estas eble argumenti, ke Esperanto nepre bezonas sekse neŭtralajn alternativojn al paroj kiel patro/patrino, frato/fratino, filo/filino kaj edzo/edzino.

Kelkaj proponas anstataŭe ekuzi tute novajn sekse neŭtralajn vortojn, ekz. parento° por “patro/patrino”. Tiu aliro necesigas enkonduki ĉirkaŭ dudek novajn sekse neŭtralajn radikojn, komence apenaŭ vaste konatajn, kio kondukas al malpli efika komunikado. Pro tio, ke GE jam tradicie povas laŭkuntekste alpreni la signifon “iu ajn sekso”, ŝajnas pli simple vastigi la uzadon de ĉi tiu signifo de GE por formi sekse neŭtralajn vortojn kiel gepatro, gefrato, gefilo kaj geedzo, kiuj estas pli rekte kompreneblaj ol tute nove proponataj vortoj aparte lernendaj. Tio verŝajne klarigas, kial la nova uzmaniero de GE plioftiĝis en la pasintaj jardekoj.

Oni atentu, ke la nova uzmaniero de GE estas tute nebezonata ĉe unu-nombraj O-vortoj, kiuj estas sendube sekse neŭtralaj, kiel homo kaj infano. Oni do ne uzu *gehomo**geinfano*. La multe-nombraj formoj gehomoj (viraj kaj inaj homoj), geinfanoj (viraj kaj inaj infanoj) tamen estas tute eblaj, eĉ se relative malofte bezonataj (nur kiam oni volas aparte atentigi pri ĉeesto de ambaŭ seksoj).

Vidu ankaŭ la sufikson IĈ°.

Ordinara radiko «

  • geo = paro (vira kaj ina homoj aŭ bestoj)

  • gea = rilata al ambaŭ seksoj

Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.