PMEG 2023

39.1.18. IP°

“Neduuma persono”. Proponita sufikso por montri, ke persono estas neduuma, t.e. nek viro, nek virino (aŭ eble sekse ambigua). IP° estas tre nove proponita (en la jaro 2019) kaj estas nur eksperimente uzata: amiko (de ĉiu ajna sekso) amikipo = “amiko neduuma”. Oni kompreneble povas uzi la simplan sekse neŭtralan vorton amiko ankaŭ por neduuma persono, sed per IP° eblas aparte atentigi pri neduumeco.

Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj, la proponita virseksa sufikso IĈ°, la sekse neŭtrala unu-nombra pronomo ri° kaj la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ°.