PMEG 2023

33.5. Se-frazoj

Se = “sub la kondiĉo ke, kun la supozo ke, en la okazo ke”. Se enkondukas subfrazon, kiu montras kondiĉon, supozon aŭ okazon:

  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.FE.20En la okazo, ke li scius... Oni uzas US-verbojn, ĉar temas pri nura fantazio.

  • Se mi estus sana, mi estus feliĉa.FE.19Sub la kondiĉo, ke mi estus sana...

  • Se mi havus multe da mono, mi aĉetus aŭton. La US-formoj montras, ke temas pri fantazio. La parolanto scias, ke li ne havas multe da mono.

  • Se li havas multe da mono, li verŝajne aĉetos aŭton. La AS-formo kaj OS-formo (reala modo) montras, ke povas esti realeco. Povas esti, ke li vere havas multe da mono, sed oni ne scias certe.

  • Se iu havas multe da mono, tiu havas ankaŭ multe da problemoj. La AS-formoj montras, ke temas pri ĉiam valida principo.

  • Se li jam venis, petu lin al mi.FE.26 Povas esti, ke li jam venis. Tial reala modo, IS-formo.

  • Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19

  • Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron).FE.24 Oni povas uzi simplan US-formon, eĉ kiam temas pri fantazio pri pasinta tempo. US-verboj estas tempe neŭtralaj.

  • Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi.FE.25

  • Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14 Oni ankaŭ povas uzi US-formojn en ĉi tiaj frazoj. Ĉe estonta tempo ne estas ĉiam eble fari klaran distingon inter fantazio kaj fakto, ĉar la estonteco ĉiam estas necerta.

Helpa tiam «

Kiam se-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tiam en la ĉeffrazo por helpi al klareco. Tiam reprezentas la ideon de la se-frazo. Oni povas ankaŭ uzi tiuokaze, tiaokaze aŭ simile:

  • Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.PE.353

  • Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo.OV.377

Se-frazo + tio «

Iafoje tio en la ĉeffrazo reprezentas la ideon de antaŭa se-frazo:

  • Se ŝi havas multe da mono, tio ne nepre signifas, ke ŝi estas feliĉa.Se ŝi havas multe da mono, la fakto, ke ŝi havas multe da mono, ne nepre signifas...

  • Se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi [= Esperanto] dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, [...] ni povas pri tio sincere nin gratuli.OV.407...ni povas pri la vivo kaj kreskado sincere nin gratuli.

Deziraj se-frazoj «

Se estas uzata ankaŭ en ĉeffrazo por esprimi fortan deziron. Ofte oni tiam aldonas nur por akcenti la deziran sencon. Se la deziro estas nerealigebla, oni uzas US-modon. Alie oni uzas OS-formon (normale ĉiam kun nur):

  • Ho, se mi estus sola!... – ŝi pensis. – Se mi ne havus infanon!M.61Mi deziregas, ke mi estu sola, ke mi ne havu infanon (sed tio ne estas ebla).

  • Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn!FA2.113

  • Se oni nur ne refandos min!FA2.119

Oni povas diri, ke vera ĉeffrazo estas subkomprenata: Ho, se mi estus sola, tiam mi estus feliĉa!

Se antaŭ I-verbo «

Iafoje oni mallongigas se-frazon, en kiu la ĉefverbo havas U-finaĵon, anstataŭigante la ĉefverbon per I-verbo kaj forlasante la subjekton. Vidu ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj uzataj kvazaŭ ĉefverboj.