PMEG 2023

33.6. Ĉar-frazoj

Ĉar = “pro tio ke”. Ĉar enkondukas subfrazon, kiu montras kaŭzon aŭ motivon:

  • La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra.FE.16La fakto, ke la tranĉilo estas akra, estas la kaŭzo, ke ĝi tranĉas bone.

  • La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.FE.16La fakto, ke la infano volas manĝi, estas la kaŭzo, ke ĝi ploras.

  • Ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon.FE.19

  • Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana.FE.39

  • La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.FE.26

  • Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.FE.9

  • Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato.FE.18 La fakto, ke mia patro estas lia frato, estas la motivo por nomi lin mia onklo.

Helpa tial «

Se ĉar-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tial en la ĉeffrazo. Tial reprezentas la ideon de la ĉar-frazo:

  • Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies propraĵo”.OV.238 En la fino de la longa ĉar-frazo oni eble forgesis, ke ĝi komenciĝis per ĉar. Tial enkondukas la sekvon de la kaŭzo, kaj memorigas, ke temas pri kaŭzo.

  • Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon.FE.13

Kelkfoje oni uzas tial rekte antaŭ ĉar por emfazi:

  • Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj.FK.232 Oni povas forlasi tial.

Post tial oni uzas tamen normale ke-frazon. Tial kepro tio keĉar: Tio ĉi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo “tutmonda” estas tiel alta kaj alloga.FK.230 La varianton *pro tio ĉar* oni tamen ne uzu.

Ĉar en ĉeffrazo «

Ĉar-frazo estas iafoje ne subfrazo, sed memstara ĉeffrazo, kiu klarigas antaŭan frazon:

  • “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino).FE.15Tion ŝi diris, ĉar tio ĉi estis feino...

  • Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; [...] manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj.Gn.37Tion li diris, ĉar li intencis...