PMEG 2024

39.1.8. ED

“Bestofamilio”. Uzata en zoologio post la tipa membro de la familio: cervo cervedoj = “la familio de cervosimilaj bestoj”, mustelo musteledoj. Oni uzu ED nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. ED respondas al la latina sufikso “-idae”. Prefere oni rigardu tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, AL, E, EN kaj OID.