PMEG 2024

39.2.7. DES

“Senigado”. Proponita sed malmulte uzata prefikso: infekti *desinfekti* = “malinfekti, seninfektigi”, odoro *desodori* = “senodorigi”, herbo *desherbi* = “senherbigi”. Oni uzu la prefikson MAL aŭ kunmetaĵon kun sen kaj IG. Relative ofta estas nur la formo desinfekti, kiu povas esti akceptebla, se oni rigardas DESINFEKT kiel unu radikon, sed malinfekti kaj seninfektigi estas klare preferindaj.