PMEG 2023

39.2.2. ANTI

Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontraŭeca signifo: antibiotiko, antidoto, antipatio, antisemito, antipodo. En iuj vortoj temas pri la signifo “antaŭ”: anticipi, Antilebanono, antifono.

Vera prefikso «

“Kontraŭa, malamika, opozicia”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, precipe kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “anti”: faŝisto antifaŝisto = “malamiko de faŝismo”, Kristo Antikristo = “iam aperonta kontraŭulo de Kristo”, tezo antitezo = “kontraŭtezo, malo”, materio antimaterio = “materio el inverse ŝargitaj partikloj”, tusi antitusa = “kontraŭtusa”. Vortoj kiel antitusa ŝajnas esti frazetvortoj kun kaŝita uzo de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = “kontraŭ tuso” [anti tuso]-A *antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE). Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontraŭ prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.