PMEG 2023

38.2.26. OBL

OBL = “multipliko”. Komparu kun ON kaj OP. OBL estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas:

  • du duobla = multiplikita per du

  • du duoble = multiplikite per du

  • du duoblo = kvanto duobla

  • dek dekobla = multiplikita per dek

  • dek dekoble = multiplikite per dek

  • dek dekoblo = kvanto dekobla

  • cent dek du cent-dek-du-obla = multiplikita per 112

  • cent dek du cent-dek-du-oble = multiplikite per 112

  • cent dek du cent-dek-du-oblo = kvanto 112-obla

  • multe multobla = multiplikita per multe (per alta nombro)

  • multe multoble = multiplikite per multe

  • multe multoblo = kvanto multobla

  • 3,14 (tri komo unu kvar) 3,14-oble (tri-komo-unu-kvar-oble) = multiplikite per 3,14

  • Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. [...] dek frankojn.FE.14

  • Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco.FA2.105

  • Kvinoble sep estas tridek kvin.FE.14

  • Cent estas la dekoblo de dek.

  • Ĉi tiu [lumradio] flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo.FA1.126 Se oni multiplikas la rapidecon de la plej bona vetkuristo per dek naŭ milionoj, oni ricevas la rapidecon de lumradio.

  • Kiomoble tri estas dek kvar?Per kiom oni devas multipliki tri por ricevi dek kvar?

Legu pli pri matematikaj esprimoj.

Plurpartaj aferoj «

OBL-vorto kun A-finaĵo ankaŭ povas signifi, ke io konsistas el tiom da partoj:

  • duobla vesto = vesto, kiu konsistas el du tavoloj da vestaĵoj

  • duobla fadeno = du apudmetitaj fadenoj uzataj kiel unu

  • duobla lito = lito por du personoj

  • duobla kaverno = kaverno duparta - ĉiu el la du partoj estas jam per si mem kaverno

  • duobla sago = unu sago konsistanta el du partoj, kiuj ĉiu per si mem jam aspektas kiel (parta) sago (↔)

Skribomaniero «

Antaŭ OBL oni ĉiam kunskribas la nombron. Oni povas por klareco uzi dividostrekojn. La strekojn oni metu normale tie, kie estas spacetoj en la origina nombro:

  • dek du dekduoblodek-duoblo

  • dudek dudekoblo

  • tricent tridek tricenttridekobla aŭ prefere tricent-tridekobla

  • du mil dudek dumildudekoble aŭ prefere du-mil-dudekoble

  • 0,123 (nul komo unu du tri) nul-komo-unu-du-tri-oble

La samaj skriboreguloj validas por la sufiksoj ON kaj OP.

OBL kaj FOJ «

Okaze oni uzas la radikon FOJ anstataŭ OBL. Eĉ Zamenhof tion faris: Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide.OV.102...irus centoble pli rapide. Normale oni tamen ne konfuzu ilin. Fojo = “aparta okazo”. Dufoja pago estas do pago, kiu okazas du fojojn, je du malsamaj okazoj. Duobla pago estas pago duoble tiel granda kiel normale.

Ordinara radiko «