PMEG 2023

38.2.21. IND

IND = “meritas aŭ valoras esti farata”. Komparu kun EBL kaj END. Tio, kio staras antaŭ IND, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. IND-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni principe povas uzi IND nur ĉe objektaj verboj:

  • ami aminda = tia, ke ĝi meritas esti amata

  • legi leginda = tia, ke ĝi valoras esti legata

  • vidi vidinda = tiel bela aŭ bona, ke ĝi valoras esti vidata

  • fidi fidinda = tia, ke ĝi meritas esti fidata

  • bedaŭri bedaŭrinde = tiel (malbone), ke bedaŭro estas meritata

En kelkaj okazoj oni faras IND-vorton el verbo, kiu ordinare ne estas objekta:

  • ridi ridinda = tia, ke ĝi meritas, ke oni ridu ĝin (= pri ĝi). Ordinare oni ridas pri io aŭ pro io, sed principe oni povas uzi la verbon ridi ankaŭ en aliaj manieroj, ekzemple kun rekta objekto: Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon).FE.29

  • miri mirinda = tiel eksterordinara, ke ĝi meritas, ke oni miru ĝin (= pri ĝi).

  • plori plorinde = tiel (malbone), plorado estas meritata

IND ≈ END «

Komence la sufikso END ne ekzistis, kaj oni uzis IND ankaŭ kun la signifo de END (“devas esti farata”). Tiu uzo de IND ne estas tute malaperinta:

  • ne pardoni nepardoninda = tia, ke oni devas ne pardoni ĝin, nepardonenda

  • kaŝi kaŝinda = tia, ke ĝi meritas aŭ eĉ devas esti kaŝata, kaŝenda

  • konsideri konsiderinda = tia, ke ĝi meritas esti konsiderata, tia ke oni ne povas ne konsideri ĝin pro ĝia forto, amplekso k.s.

  • Konstrui sur ĝi [= la diletanteco] sian ekzistadon fizikan [...] estas nefareble kaj nefarinde.M.74...ne devas esti farate.

Ordinara radiko «

  • inda = merita, valora

  • indo = merito, valoro

  • indigi = fari inda

  • mortinda = inda je morto, tiel grava ke iu pro ĝi meritas morton: mortinda peko, mortinda ofendo

  • prezoinda = inda je sia prezo, sufiĉe valora por sia prezo

La nekutimaj vortoj mortinda kaj prezoinda ne sekvas la ordinaran regulon, ke antaŭ IND la radiko ĉiam havu agan kaj pasivan signifon. Oni devas diri, ke IND en tiuj vortoj ne estas uzata kiel sufikso, sed kiel ordinara radiko. La ligfinaĵo O en prezoinda respegulas tion, ĉar afikso normale neniam havas ligfinaĵon. Tia uzado de ligfinaĵo estas tamen malofta kaj eksperimenta. Oni ankaŭ povas uzi dividostrekon en tiaj vortoj: mort-inda, prez-inda. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je MORT aŭ PREZ.