PMEG 2024

38.2.14. ESTR

ESTR = “persono kiu gvidas kaj decidas, mastro”. Komparu kun ĈEF. Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro decidas, aŭ tio, pri kio la estro decidas:

  • ŝipo → ŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo

  • banko → bankestro = tiu, kiu decidas en banko

  • imperio → imperiestro = titolo de gvidanto de imperio

  • provinco → provincestro = gvidanto de provinco

  • grupo → grupestro = gvidanto de grupo

  • urbo → urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon

  • orkestro → orkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron

  • lernejo → lernejestro = direktisto de lernejo

  • laboro → laborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro

  • cent → centestro = oficiro super cento da soldatoj

Ordinara radiko «

  • estro = ĉefo kun decida povo

  • estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon

  • estrarano = ano de estraro

  • estri = esti estro super io, regi kiel estro

  • subestro = persono, kiu helpas al estro