PMEG 2023

30.7. Alternativaj frazkonstruoj

Alternativaj subjektoj «

Ĉe iuj verboj du aŭ pli da rolantoj povas aperi kiel subjekto. Tia verbo havas pli ol unu sencon. Kio aperu kiel subjekto, dependas de la senco, kiun oni celas:

kovri Plej ofte kovri signifas “meti (ion) kovre”. Tiam la subjekto estas tiu, kiu metas: Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo.SS.7 Sed iafoje kovri signifas “esti kovraĵo, esti en kovra pozicio”. Tiam la subjekto estas tio, kio estas en kovra pozicio. Eventuala metinto tiam normale ne aperas en la frazo: Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn.M.116 / Tapiŝoj kovris la plankon.FA3.59 En tiu dua senco kovri montras daŭran staton. Se oni pasivigas aktivan frazon kun kovri, la elekto de pasiva participo dependas de tio, ĉu oni celas la momentan agon “meti kovre” aŭ la daŭran staton “esti en kovra pozicio”.
bati Bati ordinare signifas “ektuŝegi (ion) per rapida movo de ia objekto”. La subjekto tiam estas tiu, kiu movas la objekton: Li batis sian hundon per bastono. / Fiulo pugnobatis min. Sed iafoje bati signifas “forte moviĝi kaj trafi (ion) bate”. Tiam la subjekto estas tio, kio moviĝas: Forta pluvo batis la fenestran vitron. / Altan arbon batas la fulmo.PE.490 / La pugno de la fiulo batis mian nazon. Bati povas ankaŭ signifi “soni per batoj”. Tiam la subjekto estas tio, el kio venas la sono: Pro kio batas la tamburo?H.174 Se temas pri hor-montra batsono, la subjekto povas esti horloĝo: La horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon.FA2.52 Sed ankaŭ la horo povas aperi kiel subjekto: Jam la dekdua horo batis.H.28

Alternativaj objektoj «

Ĉe iuj verboj du aŭ pli da aferoj estas iel trafataj de la ago, sed en malsamaj manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel objekto. (Alternativajn objektojn havas ankaŭ sciigi kaj memorigi.)

danki La objekto normale estas tiu, kiu faris ion bonan kaj tial ricevas dankon: Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31 Sed ankaŭ la kaŭzo de la danko povas esti objekto: Al lia energia laborado nia afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo.OV.247
peti La objekto povas esti la persono, al kiu la peto direktiĝas, aŭ la afero, kiun la subjekto iel volas: Ŝi tiel plenkore petadis Dion pri helpo.FA1.169 / Mi petas pardonon de vi.M.183
pardoni La objekto povas esti la persono, kies kulpon oni nuligas, aŭ la afero, pri kiu temis la kulpo: Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. / Mi pardonis la malamikon pri lia kulpo.
pagi La objekto povas esti la prezo, la aĉetaĵo, la pagilo aŭ la ricevanto de la pago: Mi pagis la prezon de la manĝo. / Mi pagis la manĝon per dolaroj. / Mi pagis dolarojn por la manĝo. / Mi pagis la kelneron per monbiletoj.

Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la ĉefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* / *Mi petas vin pardonon.* / *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* / *Mi pagis la kelneron monbiletojn.*