PMEG 2023

26. Verboj

Vorto kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, U, US aŭ I estas verbo. Verbo montras faradon de ago aŭ estadon en stato.

La diversaj verbfinaĵoj prezentas agojn kaj statojn en kvar malsamaj manieroj – en kvar modoj.

Nur en la reala modo oni faras distingon inter tri tempoj. La aliaj modoj ne esprimas tempon.

  • Verboj kun AS, IS, OS, U aŭ US rolas kiel ĉefverboj de frazo.

  • Verboj kun I-finaĵo – I-verboj ne rolas kiel ĉefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.

Legu ankaŭ pri vortfarado per verbaj finaĵoj, pri verboj kaj frazroloj, kaj pri kelkaj gravaj verboj.