PMEG 2023

8.2.1. Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj

Radiko povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:

  • okula = rilata al okulo aŭ okuloj. La radiko OKUL mem ne esprimas ian nombron.

  • okule = rilate al okulo aŭ okuloj

  • okulkavo = kavo de okulo

  • okulkuracisto = kuracisto de okuloj

  • kolora = havanta unu aŭ plurajn kolorojn

  • samideano = ano de la sama ideo aŭ de la samaj ideoj

  • marteli = bati per unu martelo aŭ per pluraj marteloj

  • libroverkado = verkado de libro aŭ libroj

Oni do ne uzas J-finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras: *okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *ŝipojhaveno*, *senharojigi* aŭ simile, sed okulkuracisto, librovendejo, ŝiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por ŝipoj, forigi harojn.

J-finaĵo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj.

Grupaj radikoj kiel FAMILI (aro da parencoj) kaj ARME (aro da soldatoj) montras ĉiam multe-nombron de tio, el kio konsistas la grupo, sed ili ne per si mem montras, ĉu estas unu aŭ pli ol unu tia grupo:

  • familia = rilata al familio aŭ familioj (rilata al unu aro da parencoj aŭ al pluraj aroj da parencoj)

  • armea = rilata al armeo aŭ armeoj (rilata al unu aro da soldatoj aŭ al pluraj aroj da soldatoj)