PMEG 2023

3.1. Vortospecoj

Ekzistas du specoj de vortoj en Esperanto: radikvortoj kaj vortetoj.

Radikvortoj «

Plej multaj vortoj en Esperanto estas radikvortoj. Radikvorto baze konsistas el radiko + vortklasa finaĵo, ekz.: patro, rozo, suno, amo, sana, verda, ege, aparteni, brilas, estos.

Radikoj esprimas plej diversajn aferojn: bestojn, homojn, agojn, kvalitojn, abstraktaĵojn, konkretaĵojn k.t.p. Radiko ne povas aperi memstare kiel vorto, sed bezonas finaĵon. Ekzistas naŭ vortigaj finaĵoj: O, A, E, AS, IS, OS, U, US kaj I. Se oni aldonas iun el tiuj finaĵoj al radiko, oni kreas vorton. Ĉiu ajn radiko povas akcepti ĉiun ajn finaĵon: homo, homa, home, homi, homas k.t.p., bluo, blua, blue, blui, bluas k.t.p., kuro, kura, kure, kuri, kuras k.t.p.

Radikvortoj povas ankaŭ konsisti el pluraj radikoj + finaĵo, aŭ el vorteto + finaĵo, k.t.p.: vaporŝipo, peri k.t.p. Legu detale pri la diversaj manieroj konstrui radikvortojn.

Iuj radikoj estas uzataj ĉefe en vortokunmetado. Oni nomas ilin afiksoj: EBL, UL, MAL, GE k.a.

Ekzistas pluraj miloj da radikoj, kaj daŭre aperas novaj. Ili estas nefermita klaso de lingvoelementoj. Enkonduko de novaj afiksoj estas tamen pli malfacila, ĉar ili apartenas al la kerno de la lingvo. Afiksoj estas pli fermita klaso de lingvoelementoj.

Vortetoj «

Vorteto ne bezonas finaĵon, sed povas aperi en frazo tia, kia ĝi estas. La vortetoj estas limigita grupo de vortoj, kiuj montras tre bazajn ideojn, gramatikajn rilatojn k.t.p. Jen ĉiuj oficialaj vortetoj dividitaj en grupojn:

Kvankam vortetoj ne bezonas finaĵojn por roli vorte, oni povas aldoni finaĵojn kaj afiksojn por krei novajn vortojn kun aliaj signifoj: antaŭe, duma, mia, ilia, unua, due, plia, kialo, morgaŭo, ĉirkaŭi, ĝisi, treege, unuigi, pliiĝi k.t.p.

45 el la vortetoj ŝajnas havi iajn finaĵojn, ŝajnas kunmetitaj, sed estas nekunmetitaj: tio, tia, kio, kie, iu, iel, ĉiam, ĉiom, nenial, nenies k.a. Tiujn vortetojn oni nomas tabelvortoj.

Apenaŭ enkondukiĝas novaj vortetoj, ĉar la vortetoj estas stabila, sufiĉe fermita klaso de vortoj. Provoj enuzigi novajn vortetojn preskaŭ ĉiam montriĝas vanaj.

Noto: Okazis provoj ŝanĝi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per “aŭ”, en radikvortojn, ekz.: hodiaŭ *hodie*, ankoraŭ *ankore*, almenaŭ *almene*. Nur en poezio oni povus ankoraŭ renkonti tiajn formojn. En ordinara lingvaĵo oni nepre restu ĉe la normalaj formoj.