PMEG 2023

33.4.1.2. Rilata kio

Rilata kio povas esti uzata kiel frazenkondukilo simile al rilata kiu.

Rilata kio reprezentas alian tabelvorton je O «

Oni uzas rilatan kio anstataŭ rilata kiu, se la subfrazo priskribas tabelvorton je O:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24Mi volas, ke tio estu vera. + Mi diris tion.

  • Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.M.36

  • La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn.M.188

  • Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis.FA1.232

  • El tiuj infanoj [...] neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion.FA4.124 Tie ĉi post ion sekvas A-vorto, kiu estas rekta priskribo de ĝi. Tiam oni povas uzi rilatan kiu: ...neniu faris ion eminentan, kiu meritus mencion. Zamenhof pli ofte uzis kio en tiaj frazoj, sed iafoje kiu: Ĝi estas la sono de io granda, kiu nun naskiĝas.OV.361

Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:

  • Oni ricevas, kion oni bezonas.FA3.149Oni ricevas tion, kion oni bezonas.

  • Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron.M.182...ne havos ion, per kio mi povus hejti la ĉambron.

  • Estas makaronioj [tio], kion ni manĝas. Emfaza frazturno kun subkomprenata tio: Ni manĝas makaroniojn. Tio, kion ni manĝas, estas makaronioj.

Legu pli pri rilataj subfrazoj kaj forlaso de TI-vortoj.

Kvazaŭ subkomprenata io «

Oni uzas rilatan kio anstataŭ kiu, se la subfrazo priskribas O-vortecan A-vorton kun tre ĝenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas subkomprenata post la A-vorto. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan esprimon kun io:

  • La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian.L1.321 (≈ *La sola io, kion mi deziras...*)

  • La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson.FA3.89

  • La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkaĵo!FA1.96

  • La juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi.FA3.18 Ŝi opiniis, ke la pomarbo estas la plej ĉarma vidaĵo entute ebla. Se ŝi nur volus diri, ke ĝi estas la plej ĉarma arbo el ĉiuj arboj, tiam ŝi dirus: ...la plej ĉarma (arbo), kiun oni povas vidi...

Se oni ja enmetas O-vorton, ekz. afero, oni devas ĉiam uzi rilatan kiu: La sola afero, kiun mi deziras... La unua afero, kiun li faris vespere...

Se la signifo de O-vorteca A-vorto estas malpli abstrakta, kaj oni subkomprenas ian veran O-vorton, tiam oni uzu kiu. Vidu ankaŭ la ĉi-antaŭan ekzemplon pri pomarbo:

  • Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero.M.34

  • Ĉiu [el la fratinoj] estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun ŝi vidis.FA1.86

Rilata kio en plurakontaj subfrazoj «

Kiam rilata subfrazo estas plurakonta, oni ofte devas uzi kio anstataŭ kiu kiel rilatan vorton.

Plurakontaj kio-subfrazoj estas ofte laŭ sia senco pli komentaj ol plurakontaj, sed same kiel plurakontaj kiu-frazoj, oni povas facile ŝanĝi ilin en memstarajn frazojn. Se en la memstara formo oni povas uzi tiu aŭ personan pronomon por la rilataĵo, tiam en la subfraza formo oni uzu kiu kiel rilatan vorton. En aliaj okazoj oni uzu kio kiel subfrazan enkondukilon. En la memstara formo oni tiam plej ofte devas uzi tio.

Kio rilate al tuta frazo aŭ fraza ideo «

Plej ofte, kiam oni uzas rilatan kio en plurakonta subfrazo, la rilataĵo estas tuta frazo aŭ io frazeca:

  • Ĝi havis verdan koloron. Tio estis agrabla por la okuloj. Ĝi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj.FA3.129Estis agrable por la okuloj, ke ĝi havis verdan koloron. Komparu: Ĝi havis verdan koloron, kiu estis agrabla por la okuloj.La verda koloro, kiun ĝi havis, estis agrabla por la okuloj.

  • Ĉiuj floroj kisis sin reciproke. Tio aspektis tre ĉarme. Ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme.FA1.38Aspektis tre ĉarme, ke ĉiuj floroj kisis sin reciproke.

  • Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.FA2.107

  • La ombro moviĝadis, kio cetere povis esti kaŭzata ankaŭ de la neregula moviĝado de la kandela flamo.FA2.111

  • “Mi cetere ne scias”, diris sinjoro Britain, “ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras.”BV.67

La frazeca rilataĵo povas esti I-verbo:

  • Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton.OV.402 Mi deziras eviti eniri en la regionon politikan.

Iafoje en tia uzo kio rilatas sence nur al parto de la priskribata frazo:

  • Antaŭ nelonge ŝi sidis sur la trono, kio [...] tute ne estas interesa.FA2.62 La rilata vorto kio ne reprezentas la tutan antaŭan frazon. Ĝia senco estas la pli ĝenerala ideo sidi sur (la) trono. Tio tute ne estas interesa.

  • Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ĝardenon de la reĝo kaj donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭdinda.FA1.8 Kio reprezentas la ideon: Li donadis multe da mono al la malriĉuloj. La ceteraj menciitaj agadoj kredeble ne estis aparte laŭdindaj.

  • La floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro.FA1.83

Iafoje rilata kio ne reprezentas ĝuste la priskribatan frazon, sed ian alian frazan aŭ frazecan ideon:

  • Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero.FA3.58 Ĉi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de kuriero, sed la ideon ke li eble havos oficon de kuriero, aŭ havi oficon de kuriero.

Iafoje oni povas anstataŭ rilata kio uzi kiu + ĝeneralsignifan O-vorton (ekz. aferookazo) por reprezenti tutan frazon. Tio tamen okazas tre malofte: Eble ili ne venos, por kiu okazo ni devas esti preparitaj.Eble ili ne venos, por kio ni devas esti preparitaj.

Iafoje plurakonta kio-frazo estas enmetita kiel komentofrazo ene de frazo aŭ antaŭ tiu frazo, kiun ĝi priskribas:

  • La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn.FA1.128 Kio reprezentas la ke-frazon ke multaj maldikaj..., sed la kio-frazo estas enmetita en la ke-frazon tuj post ke. Tia ĉi frazkonstruo eble ne estas rekomendinda, ĉar efektive iom malfacile komprenebla.

  • En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura – virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.FA1.94 Kio reprezentas la frazan ideon: Ili tenis en la brakoj virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Tio ŝajnis al ŝi la plej terura.

Kio rilate al ordinara O-vorto «

Iafoje rilata kio en plurakonta subfrazo rilatas al ordinara O-vorto. En tiaj okazoj ne temas denove pri la sama aŭ la samaj, sed pri io ajn de tiu speco. Se oni memstarigas la subfrazon, oni uzas tio aŭ la saman O-vorton (sen latiu).

  • La dua [elfa filino] povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus ombron, kion [...] la elfoj ne havas.FA2.95...kvazaŭ ŝi havus ombron. Tion la elfoj ne havas. / Ombron la elfoj ne havas. La elfoj ne havas (ian ajn) ombron.

  • Tie staris ansopoto kun ardantaj karboj, kion ili tie nomas “marito”.FA1.216 Ĉiun ajn ansopoton kun ardantaj karboj ili tie nomas “marito” (en la itala lingvo). Se oni uzus anstataŭ kiun, la senco estus, ke ili nomas “marito” ĝuste tiun ansopoton, kiu staris tie, sed eble ne ĉiujn tiajn ansopotojn. En tiaj ĉi frazoj oni ofte povas anstataŭe uzi kia kiel rilatan vorton, sed tiam ordinare kune kun tia: Tie staris tia ansopoto kun ardantaj karboj, kian ili tie nomas “marito”.

  • Ili alvenis per aŭto, kion mi ankoraŭ ne havas, sed ja planas aĉeti. Mi ankoraŭ ne havas aŭton, sed mi ja planas aĉeti aŭton. (Se oni tie uzus kiun, la senco tute ŝanĝiĝus: Mi ankoraŭ ne havas tiun aŭton per kiu ili alvenis, sed mi ja planas aĉeti ĝin.)

  • Ili devis pagi dek mil dolarojn, kio estas tre granda sumo. Dek mil dolaroj estas granda sumo. Tio estas granda sumo.

Aliaj ekzemploj de rilata kio en plurakonta subfrazo «

Jen pliaj ekzemploj de plurakontaj subfrazoj, en kiuj oni preferas uzi rilatan kio, ĉar en memstara frazo oni uzus tio:

  • Sur la papero li skribis “918273645”, kio poste montriĝis esti lia telefonnumero.... skribis “918273645”. Tio poste montriĝis... Se oni aldonas helpan O-vorton antaŭ la telefonnumero, oni ordinare preferas rilatan kiu: Sur la papero li skribis la numeron “918273645”, kiu poste montriĝis esti lia telefonnumero. Tiu numero poste montriĝis esti lia telefonnumero.

  • La limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem.Js.15 (La Jebusidoj tie konstruis urbon, kiu poste fariĝis Jerusalem.) La subfrazo estas tia parentezeca aldonaĵo, kian oni kutime enkondukas per tio estas: ...la suda flanko de la Jebusidoj. Tio estas Jerusalem.