PMEG 2023

12.3.4.10. Preter

Loko de moviĝo «

Preter montras lokon, ĉe kies flanko okazas movo. La movo normale pluiras for de tiu loko:

  • Li pasis preter mi sen saluto.M.158 Li pasis flanke de mi.

  • Elizo devis iri tute proksime preter ili.FA1.174 Ŝi pasis flanke de ili.

  • La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj.FA1.25

  • Li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo.FA2.55

Loko sen moviĝo «

Preter povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo flanke de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj: Mia hejmo troviĝas preter tiuj arboj. Se vi volas atingi mian hejmon, vi devas iri preter tiuj arboj. Simila uzo estas ebla sed same malofta ĉe tra. Ĉe trans tia uzo estas tamen tute normala.

Preter + direkta N-finaĵo «

Por klare montri, ke pretermovo pluiras for de la afero, oni povas uzi preter + N-finaĵon. Jam simpla preter povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-finaĵon nur kiam tio helpas al klareco:

  • Ĝi iris al li preter la buŝon.PE.568Li ne sukcesis profiti de ĝi.

  • La vojo kondukis preter preĝejon.FA1.23La vojo ne finiĝis ĉe la preĝejo.

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ, tra, trans kaj kontraŭ.

Figura uzo «

  • Li agas preter ĉia racio. Li tute ne uzas racion.

  • La pesto pasis preter tiu urbo. La pesto ne trafis tiun urbon.

Vortfarado «

  • Pretere = “preter io”: La arbaroj estis densaj kaj mallumaj, [...] kaj pretere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro.FA2.5...preter la arbaroj...