PMEG 2023

12.3.4.7. Inter

Inter montras pozicion, ĉe kies flankoj troviĝas du aŭ pli da aliaj aferoj. Se temas pri du aferoj, ili troviĝas ĉe du kontraŭaj flankoj. Inter estas iasence la malo de ĉirkaŭ. Inter normale povas stari nur antaŭ multe-nombra esprimo, aŭ antaŭ du (aŭ pluraj) frazpartoj ligitaj per kaj:

  • Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono.FE.25 La potoj staras dekstre kaj maldekstre de la kaldrono, aŭ antaŭe kaj malantaŭe, aŭ simile.

  • En la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de malvarmo.M.92 La muroj troviĝas kvarflanke ĉirkaŭ la infano.

  • Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la domo troviĝis malgranda stalo.FA1.14 Unuflanke de la stalo estis la fojnamaso, aliflanke la domo.

  • Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj endormiĝis.FA1.217 Unuflanke de la angulo troviĝis la muro, aliflanke la monumento.

  • Ekvadoro troviĝas inter Kolombio, Peruo kaj Pacifiko. La du landoj kaj la maro triflanke komplete enfermas Ekvadoron.

Ligo, simileco, reciproka rilato «

Al la baza signifo de inter povas aldoniĝi nuanco de ligo, simileco aŭ reciproka rilato (amika, malamika aŭ neŭtrala):

  • Ni vojaĝis inter Romo kaj Pizo. Logike la frazo nur diras, ke ni troviĝis ie inter la du urboj vojaĝante ien. Sed praktike la frazo signifas nepre, ke la vojaĝo deiris ĝuste de Romo kaj celis ĝuste Pizon. Oni ankaŭ povas diri de Romo al Pizo. Inter estas pli bona, se temas pri veturado en ambaŭ direktoj: Li loĝas en Bratislavo kaj laboras en Vieno. Tial li ĉiutage veturas inter tiuj du urboj.

  • La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton.M.103

  • Ili ĉiuj estis tre amikaj inter si.BV.77 Ĉi tie inter si egalas al unu al la alia.

  • Ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj.OV.378 La ponto troviĝu inter la gentoj kiel ligo.

  • Neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto.FA4.173

Diseco, malsimileco «

Inter povas ankaŭ esprimi disecon aŭ malsimilecon:

  • Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.PE.855 Granda monto disigas ilin.

  • Ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la Japanoj kaj Eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco.OV.348

  • Inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj.M.153

Alternativoj «

Iafoje inter montras alternativojn (du aŭ pli da elektebloj):

  • Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero?Rt.73

  • Inter amikoj viaj elektu la plej saĝajn.H.131

  • En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua.Rt.88

Nepreciza inter «

Iafoje inter montras malpli precize difinitan pozicion kune kun iaj aferoj aŭ en iaj cirkonstancoj:

  • Li [...] vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj.FA1.194 La larmoj troviĝis en diversaj pozicioj pli-malpli inter la haroj.

  • Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.PE.752En la ĉeesto de fremdaj homoj...

  • Inter lupoj kriu lupe.PE.289Kiam vi troviĝas kune kun lupoj, kriu lupe.

  • Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon.OV.71Kiam li suferis de la plej grandaj korpaj suferoj...

Aparteno al grupo «

Inter povas montri apartenon al grupo. Tio similas al la ĉi-antaŭe montrita malpreciza inter. Iafoje temas pri efektiva pozicio pli-malpli inter la aliaj membroj de la grupo, alifoje la signifo estas pure apartena:

  • Inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraŭ grandaj riĉuloj.OV.128Grandaj riĉuloj ankoraŭ ne apartenas al nia amikaro.

  • Ŝi tamen havis la senton, ke unu inter ili mankas.FA2.57...ke unu membro de ilia grupo mankas.

  • Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko.FE.13 La akvoĉerpa tasko estis nur unu el tuta grupo de taskoj.

  • inter piuloj ne mankas pekuloj.PE.131Ankaŭ al la grupo piuloj apartenas pekuloj.

La rolvorteto el havas iom similan uzon.

Inter ĉe unu-nombra vorto «

Normale ne havas sencon uzi inter antaŭ sola unu-nombra vorto. Ekz. *inter domo* ne havas sencon. (Se temas pri la interno de domo, oni devas diri en domointerne de domo.)

Zamenhof tamen iafoje uzis inter antaŭ sola unu-nombra vorto por esprimi grupapartenon aŭ por esprimi disigon de substanco en partojn. Tia uzo tamen ne estas imitinda:

  • Vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn.Gn.18 Pli bone el la tuta popolo.

  • Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon?Nm.27 Prefere oni uzu la pli simplan esprimon el lia familio.

  • Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo.Gn.1 Uzu en la akvo.

  • Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos.SS.27 Pli bone kune kun griaĵoen griaĵo.

Iafoje povas havi sencon uzi ordinaran lokan inter + ĉiu + solan unu-nombran grupan esprimon: Inter ĉiu domparo/domduopo staris malgranda arbo. Temas pri ĉiuj interspacoj en vico de apudaj domoj. Oni ankaŭ povas diri: Inter ĉiu domo kaj la sekva staris malgranda arbo.

Inter + direktaj rolmontriloj «

  • Ŝi iris inter la tulipojn.FA1.149...al loko inter la tulipoj.

  • La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn.FA2.123...al loko inter la folioj.

  • Kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn malgrandajn elfojn.FA1.63 La lumo iris de la luno, pasis inter la arboj, kaj pludaŭris.

  • Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.PE.582 Normale oni dirus Inter la mano kaj la buŝo..., sed ĉi tie Zamenhof elektis nekutime ĝis anstataŭ kaj por montri, ke io okazis dum movo de mano ĝis buŝo.

  • El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.Ps.104 Ili (birdoj) sidas inter la branĉoj, kaj ilia voĉo iras el tiu loko.

Tempo «

Inter povas montri neprecizan tempopunkton post unu tempo, kaj antaŭ alia:

  • Estis inter la sepa kaj oka horo vespere.M.200 Estis ia tempopunkto/minuto post la sepa horo, sed antaŭ la oka.

  • Tio okazis inter lundo kaj vendredo.

Se temas pri tuta periodo, oni uzas normale de + ĝis: de lundo ĝis vendredo.

Proksimumeco «

Se inter staras antaŭ du nombroj, ĝi montras proksimumecon: inter dek kaj dudek = ia nombro pli alta ol (aŭ eble egala al) dek, sed malpli alta ol (aŭ eble egala al) dudek. Laŭ multaj ĉi tia inter-esprimo ekskluzivas la ekstremojn (dek kaj dudek): devas esti ia nombro ĝuste inter ili, ne ili mem. Sed kiam la efektiva signifo estas proksimuma, oni ne povas nomi precizajn limojn:

  • Por aĉeti ĝin vi devas pagi inter 100 kaj 200 eŭrojn. Vi devas pagi minimume 100 kaj maksimume 200 eŭrojn.

Legu pli detale pri tiaj nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj.

Vortfarado «

  • Intera = “troviĝanta inter aliaj similaj aŭ samspecaj aferoj”: El la tri domoj la intera domo [= la domo, kiu troviĝas inter la du aliaj] apartenas al mi.

  • Intere = “en intera pozicio”: Intere de la arboj staris urso.

  • Intero = “spaco aŭ tempo inter du aŭ pli da aferoj”: La intero de la du domoj estis tre malvasta.

  • Interaĵo = “intera parto, kiu troviĝas inter aliaj partoj de la sama afero”: La dekstra kaj maldekstra partoj de la aparato estas kompreneblaj, sed la interaĵo estas tre stranga.

Ne konfuzu intera, intere, intero, interaĵo kun interna, interne, interno, internaĵo, kiuj egalas al ena, ene, eno, enaĵo respektive.