PMEG 2024
11.1. Personaj pronomoj
| mi | ≈ | la parolanto |
|---|---|---|
| ni | ≈ | la parolanto kaj alia(j) persono(j) |
| vi | ≈ | la alparolato(j) |
| li | ≈ | la priparolata vira persono aŭ persono kun nekonata sekso |
| ŝi | ≈ | la priparolata ina persono |
| ĝi | ≈ | la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto |
| ili | ≈ | la priparolataj personoj, aĵoj aŭ bestoj |
| oni | ≈ | neprecizigita(j) persono(j) |
| si | ≈ | la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni aŭ vi (aŭ ci) |
Teorie ekzistas ankaŭ la pronomo ci ≈ “la alparolato” (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.
Krome ekzistas la neoficiala (proponita) pronomo ri ≈ “la priparolata persono” (unu-nombra).
La personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.