PMEG 2023

23.5. E-vortaj nombrovortoj

Nombraj vortetoj kun E-finaĵo havas la samajn vicordajn signifojn kaj la samajn skriboregulojn kiel la respondaj A-formoj:

  • unue = en la unua pozicio

  • due = en la dua pozicio

  • dek-due, dek due = en la 12-a pozicio

  • naŭcent-naŭdek-naŭe = en la 999-a pozicio

  • Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.FE.14

  • Kiu venis unue, muelas pli frue.PE.882

Aliaj nombrovortoj kun E-finaĵo «

Se oni uzas E-finaĵon ĉe nombrovorto, kiu baze estas O-vorto, oni ricevas ordinaran E-vorton, kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj laŭ la kunteksto. En la praktiko preskaŭ nur ON-vortoj estas uzataj tiamaniere:

  • Ĝi estas trione el plasto, trione el ligno, kaj trione el metalo.

  • Tiu monto estas eĉ ne centone tiel alta kiel Ĉomolungmo.La alteco de tiu monto estas eĉ ne unu centono de la alteco de Ĉomolungmo (= Everesto).

  • Iele, iome, duone malbone.PE.560