PMEG 2023

24.4. Kvantaj vortetoj

E-vortecaj vortetoj kun kvanta signifo estas: kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, pli, plej, tro kaj variantoj de ili. Ili povas roli E-vortece en diversaj manieroj.

O-vorteca uzo «

Tre ofte kvantaj vortetoj estas uzataj O-vortece, simile kiel kvantaj E-vortoj. Ili povas tiam esti subjekto, objekto k.t.p.:

  • Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis.FA1.108 Kiom estas objekto de pretigis.

  • Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?Rt.64 Kiom estas subjekto de estis.

  • Prenu tiom da mono, kiom vi volas.FA1.6 Tiom kaj kiom estas objektoj.

  • Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido!FA2.42 Tiom estas pri-komplemento.

  • Oni alportos iom da akvo.Gn.18 Iom estas objekto.

  • Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da admiro.M.76 Iom estas kun-komplemento.

  • Restas ankoraŭ iom da problemoj. Iom estas subjekto.

  • Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo!Rz.55 Pli estas objekto.

  • Pli li ne povas diri al ili pri tio, ĉar pli li ne scias.FA3.117 Pli estas objekto.

  • Vi informiĝas, [...] kiu montras al ili plej da respekto.Rt.56 Plej (da respekto) estas objekto.

  • Tro da kuiristoj kaĉon difektas.PE.433 Tro estas subjekto.

  • De tro da pano venas malsano.PE.296 Tro estas de-komplemento.

  • Pli estis alportite. Pli estas subjekto. La perverba priskribo havas E-finaĵon, ĉar la subjekto estas E-vorteca vorteto.

A-vorta priskribo de kvanta vorteto «

Simile kiel ĉe kvantaj E-vortoj oni iafoje rilatigas priskribon al la posta esprimo, kvankam ĝi ne estas gramatika ĉefvorto:

  • Ŝi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.M.118 Laŭ rigora gramatiko devus esti nebarite, ĉar el gramatika vidpunkto nebaritaj priskribas la vorton tiom. Tamen oni uzas nebaritaj, ĉar laŭsence ĝi priskribas la vorton vojoj.

  • Pli da manĝaĵoj estis alportitaj.

Malnova A-vorteca uzo de OM-vortoj «

En la frua tempo oni iafoje uzis kiom kaj tiom A-vortece kiel rektan priskribon de O-vorto: Se l’ amikoj [...] kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos [...]DL.13 En ordinara lingvaĵo oni nun devas uzi da: ...tiom da voĉoj... En ekz. poezio oni eble ankoraŭ povas uzi tiajn esprimojn por speciala efekto. Komparu kun simila malnova uzo de O-vortaj nombrovortoj.