PMEG 2023

20.1.3. Kiel por rolo, funkcio k.s.

Kompara kiel-esprimo kun O-vorta frazparto (kiel filo, kiel bona homo, kiel sekretarion, kiel premion k.s.), kiu kunlaboras kun subkomprenata tiel, tre ofte havas specialan sencon. Tia kiel-esprimo devus montri manieron, sed tre ofte ĝi anstataŭe esprimas, kio, kiu aŭ kia estas iu aŭ io. Ĝi montras rolon, funkcion aŭ similan sencon. Iafoje tio miksiĝas kun maniera senco:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto.LR.78 Klariga formo: Mi elektis lin tiel, kiel prezidanto elektas. La klariga subfrazo esprimas la manieron de elektado. Sed la efektiva senco de la mallonga formo tre ofte estas: Mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto. Mi estante prezidanto elektis lin. Mi elektis lin en mia rolo de prezidanto.

  • Mi elektis lin kiel prezidanton.LR.78 Klariga formo: Mi elektis lin tiel, kiel oni elektas prezidanton. La senco de la klariga subfrazo estas maniera, sed la mallonga formo pli ofte vere celas esprimi la jenon: Mi elektis lin, por ke li estu prezidanto. Mi elektis, ke li estu prezidanto. (Tiun ideon oni alternative povas esprimi sen kiel: Mi elektis lin prezidanto. Tiam la frazparto prezidanto estas perverba priskribo de la objekto lin, kaj tiam la vorto prezidanto ne havu N-finaĵon.)

Ĉe tiaj rolaj aŭ funkciaj kiel-esprimoj oni decidas, ĉu uzi N-finaĵon aŭ ne (kiel prezidantokiel prezidanton) laŭ la formo en klariga subfrazo, kiu esprimas manieron, kvankam la efektiva senco estas klarigenda per subfrazo, en kiu la responda vorto povas havi alian formon.

  • Vi povus ricevi lin kiel edzon.FA1.46...por ke li estu via edzo. (... tiel, kiel oni ricevas edzon.)

  • Mi komprenas, ke kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari.OV.336Mi komprenas, ke, ĉar vi estas pastro, vi ne povas tion ĉi fari.

  • Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado.Rz.29En mia rolo de urbestro...

  • Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.M.36Marta opiniis, ke la parolanta virino estas (simila al) orakolo. (...tiel, kiel oni rigardas orakolon.)

  • Kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj.FK.260Por la rolo de lingvo internacia...

  • Oni ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn.FA1.79Oni ricevis ses grandajn bulkojn, kiuj estis aldono (al tio, kion oni aĉetis).

  • La longaj diverskoloraj tapiŝoj [...] estis nun pendigitaj kiel murornamaĵoj.FA4.24...por ke ili estu murornamaĵoj.

  • Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca.Er.6...estante Dio la Plejpotenca.

  • Karlo gratulis Petron kiel unua okaze de lia naskiĝtago.Karlo gratulis Petron, estante la unua (persono), kiu faris tion...

Rimarku, ke la vorteto tiel, kun kiu tia kiel-esprimo teorie kunlaboras, neniam aperas, kiam la senco estas rola aŭ funkcia. Se oni aldonas tiel, la senco nepre estas maniera: Mi elektis lin tiel, kiel prezidanton.Mi elektis lin tiamaniere, kiel oni elektas prezidanton.

Se kiel-esprimo estas laŭsence klare rola aŭ funkcia (ne maniera) oni ordinare ne uzas rolvorteton post kiel, eĉ se klariga subfrazo kun maniera senco postulas, ke estu rolvorteto:

  • La membroj diskutis pri Karlo kiel prezidanto. La efektiva senco estas: ...pri Karlo en la rolo de (eventuala estonta) prezidanto. Se oni dirus ...kiel pri prezidanto, temus pri la maniero de diskutado.

  • Elizabeto venkis ilin per siaj vortoj kiel armilo. Ne ...kiel per armilo.

  • Ni parolis pri la rolo de Esperanto kiel ilo por la paco. Ne ...kiel de ilo por la paco.

Ĉe Zamenhof oni tamen povas trovi kelketajn ekzemplojn de rolvorteto en tiaj esprimoj. Ili hodiaŭ sonas iom strange:

  • Marion [...] al li kiel al frato promesis, ke [...] ŝi al Grace ĉion rakontos per propra buŝo.BV.87...al li, ĉar li estas ŝia frato, promesis... Prefere oni diru kiel frato.

Nur la kunteksto povas montri definitive, ĉu kiel-esprimo montras manieron, rolon aŭ funkcion. Por fari distingon inter la maniera kaj rola sencoj, oni eksperimentis per la nova vorteto *estiel* (ia mikso de estante kaj kiel), kiu montras nur rolon, funkcion k.s. Sed *estiel* ne populariĝis. Se oni ekuzus ĝin sisteme, ĝi fariĝus tre ofta, ĉar multaj kiel-esprimoj havas tian sencon. Aliaj proponoj estas este kaj estkiel (komparu kun samkiel).

En la praktiko la kunteksto preskaŭ ĉiam komprenigas la sencon, kaj tial oni ordinare povas simple uzi kiel. Sed se iam povas esti dubo, oni povas uzi diversajn pli klarajn esprimojn. Jen kelkaj ekzemploj:

  • Estante urbestro mi havas la devon zorgi pri ĉio.

  • Ŝi estus bona por mi, se ŝi estus mia edzino.

  • Mi komprenas, ke vi, kiu estas pastro, ne povas tion ĉi fari.

  • Elizabeto estis dungita por esti estro de la nova sekcio.