 PMEG 2024
PMEG 2024
20.2. Aliaj montriloj de komparo
Kvazaŭ «
En egalecaj komparoj oni povas uzi kvazaŭ anstataŭ kompara kiel, se temas pri simileco, kiu estas nur ŝajna aŭ nereala, kaj se oni volas tion emfazi:
- Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta.M.164 Li ne vere estis ŝtoniĝinta. 
- Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno.FA3.64 
- Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon.FA1.215 
Iafoje oni devas uzi N-finaĵon (aŭ alian rolmontrilon) post kompara kvazaŭ same kiel ĉe kompara kiel:
- Tiesto ŝtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.IT.21 
Antaŭ O-vorta frazparto (sen rolmontrilo) la diferenco inter kompara kiel kaj kompara kvazaŭ povas esti tre granda:
- Karlo naĝas kiel delfeno. = Karlo naĝas tiel, kiel delfeno naĝas. Lia naĝomaniero similas al la naĝomaniero de delfeno. 
- Karlo naĝas kvazaŭ delfeno. = Karlo naĝas tiel, ke li ŝajnas esti delfeno. Karlo mem similas al delfeno. 
- Petro voĉdonis kiel prezidanto. = ... tiel, kiel voĉdonas prezidanto / ... en sia rolo de prezidanto (li efektive estis prezidanto). 
- Petro voĉdonis kvazaŭ prezidanto. = Petro ŝajnis esti prezidanto, kiam li voĉdonis (sed li ja ne estis prezidanto). 
Komparaj rolvortetoj «
- Al povas montri tion, al kio oni referencas en esprimo de simileco aŭ malsimileco: Ĝi estis tre (mal)simila al la alia. 
- De povas montri malsimilecon: Mi estas diferenca de vi. 
- Kontraŭ povas signifi “kompare kun”: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro.Re.1 
- Antaŭ kaj (malofte) post povas montri pozicion (mal)pli altan en graveco aŭ rango: Antaŭ ĉio zorgu oficon, – plezuro atendos sian vicon.PE.859 
- Ĉe kaj apud povas en figuraj esprimoj montri komparon: Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro.H.13 
- Super kaj sub povas montri pli kaj malpli altan pozicion en rango, forteco, valoro k.t.p.: Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?Rt.127 
- Krom povas esti uzata anstataŭ ol post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s. 
Komparaj vortetoj ĉe preferi «
Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ estas eblaj:
- Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj [...]!FA2.41 
- Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.FA3.152 
- Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.FK.108 
- Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo.Ij.34 
- Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj.Jr.8 = ... ol elekti la vivon ... Ol rilatas al subkomprenata I-verbo. Tial oni uzas ol. 
- La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin.FA2.34