PMEG 2023

27.3.3. I-verboj kun alia subjekto

Iafoje la senca subjekto de I-verbo ne estas egala al la subjekto de la ĉefverbo. Tio okazas precipe ĉe agoinfluaj kaj observaj ĉefverboj:

Agoinfluaj ĉefverboj «

Ĉe multaj agoinfluaj ĉefverboj oni povas uzi I-verbon, kiu esprimas la celitan agon. La senca subjekto de tia I-verbo tiam estas la influata persono (tiu, kiu faru la celitan agon).

Plej ofte la I-verbo tiam rolas kiel rekta objekto de la agoinflua verbo, kaj la influata persono estas al-komplemento. Tiel oni uzas ekzemple la verbojn ordoni, doni, (mal)permesi, (mal)ebligi, (mal)konsili kaj (mal)rekomendi:

  • Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo.M.8 Senca subjekto de veni estas mi.

  • Ĝuste tiu guberniestro, kiu estis ordoninta aljungi lin al la plugilo [...], fariĝis nun lia kaptito.FA3.104 La senca subjekto de aljungi estas subkomprenita: La guberniestro ordonis al iu aljungi lin al la plugilo.

  • La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti.Es.1 Senca subjekto de venigi estas tiuj, al kiuj la reĝo ordonis. Ili povas aperi kiel al-komplemento: ...ordonis al la servantoj venigi...

  • Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa.Rz.22

  • Se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin esperantisto.OV.378

  • Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.Jĝ.2

  • Ĉu vi permesas [al mi] demandi pri via estimata nomo?FA3.6

  • Ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon.

  • La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.FE.40

  • Mi malrekomendis al ili iri tien, sed ili tamen iris.

  • Ĝi povos proponi formon novan [de vorto], kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova.FAnt.48 La subkomprenata senca subjekto de uzadi estas ĉi tie indiferenta (la rekomendo estas direktita al ĉiuj uzantoj de la lingvo). Atentu, ke la vorto kiun estas rekta objekto de uzadi (ne de rekomendos). Legu pli pri tia vortordo en la klarigoj pri antaŭmetado de KI-vortoj.

Noto: La verbo promesi ne apartenas al tiu ĉi grupo: Mi promesis al li veni al la festo.Mi promesis al li, ke mi venos al la festo.

Ĉe kelkaj agoinfluaj verboj la influata persono mem ordinare aperas kiel rekta objekto. Tiam la I-verbo anstataŭe rolas kiel pri-komplemento, sed la rolvorteton pri oni tamen ĉiam ellasas. Tiel oni uzas interalie la verbojn peti, instrui, konvinki kaj persvadi:

  • Mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi.FE.14 Sed oni same bone povas diri: Mi petas al vi ankaŭ poste prunti al mi.

  • Prefere instruu viajn aliajn infanojn naĝi!FA2.35 Aŭ: Instruu al viaj aliaj infanoj naĝi!

  • Aĥab [...] konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead.Kr2.18

  • Ŝia patro persvadis Elizabeton fariĝi flegistino, kvankam ŝi mem preferus esti kuracistino.

Ĉe la agoinfluaj verboj inviti, voki kaj sendi la influata persono estas rekta objekto, dum la I-verbo rolas laŭsence kiel por-komplemento aŭ al-komplemento:

  • Li invitis siajn parencojn manĝi panon.Gn.31...por manĝi panon / ...al panomanĝado.

  • Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.PE.294...ne por festeni, sed por treni / ...ne al festeno, sed al trenado.

  • Mi sendos venigi kuracistojn.Rt.124Mi sendos iun por venigi kuracistojn....por ke tiu venigu kuracistojn. Kiam la persono, kiun oni sendas, estas subkomprenata, oni plej ofte uzas I-verbon sen por, sed kiam tiu persono ja estas menciita, oni plej ofte aldonas por: La gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni.M.101...por ke mi lernu.

Iafoje ĉe inviti kaj voki la senca subjekto de la I-verbo tamen ne estas la invitata aŭ vokata persono, sed la subjekto de la ĉefverbo. En tiaj okazoj oni ĉiam aldonas por antaŭ la I-verbo: Mi invitis vin, sinjoroj, al mi, por komuniki al vi tre malagrablan novaĵon.Rz.5...por ke mi komuniku al vi...

Legu pli pri por kaj aliaj rolvortetoj antaŭ I-verboj.

Ĉe igi, devigi (kaj ankaŭ aliaj similaj IG-verboj) kaj lasi, la influata persono estas rekta objekto, dum la I-verbo estas laŭsence perverba priskribo de la objekto:

  • La finiĝado de la tago igis ilin rapidi.M.200...igis ilin rapidantaj. (...kaŭzis, ke ili rapidis.)

  • Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo.FE.13

  • Ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn.M.11...lasis, ke la manoj falu.

  • Lasu do lin rakonti!FA1.226

Legu pli pri igi kun I-verbo, kaj pri lasi kun I-verbo.

Observaj k.s. ĉefverboj«

Kiam la ĉefverbo estas vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto de la ĉefverbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la I-verbo:

  • Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli.BV.86 Paroli estas perverba priskribo de vin, la objekto de aŭdas. Senca subjekto de paroli estas vi.

  • Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti.FA1.68

  • Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn.BV.29

  • La patrino vidis sian filon kuri.La patrino vidis, ke ŝia filo kuras.

  • En batalo oni ĝojas, vidante la kontraŭulojn fari malprudentaĵon.

I-verbo kiel perverba priskribo de la subjekto «

Kiam I-verbo rolas kiel perverba priskribo de la subjekto de la ĉefverbo, la senca subjekto de la I-verbo preskaŭ ĉiam estas io alia ol la ĉefverba subjekto:

  • Ŝia sola plezuro estis sidi en sia ĝardeneto.FA1.90 Subjekto de la tuta frazo estas ŝia sola plezuro. La I-verba frazeto sidi en sia ĝardeneto estas perverba priskribo de la subjekto. La senca subjekto de sidi estas ŝi.

  • La unua afero, kiun ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon.M.130

  • La elekto estas por vi venki aŭ morti.

En tiaj okazoj (se la ĉefverbo estas formo de esti) oni ofte povas anstataŭe diri, ke la I-verbo estas subjekto, dum tio, kio ĉi-antaŭe estas rigardata kiel subjekto, estas perverba priskribo de la subjekto. La efektiva senco de la frazo apenaŭ ŝanĝiĝas.