PMEG 2023

31.7.3. Voli

Voli montras deziron aŭ intencon de la subjekto. La dezirata afero aperas kiel objekto, kiu plej ofte estas I-verbo.

Kiam voli estas uzata kun I-verbo, voli kaj la I-verbo nepre havas la saman subjekton:

  • Prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18

  • Ŝi volas danci.FE.20

  • Mi volas diri al vi la veron.FE.24

  • Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.FE.39

Kiam la objekto de voli estas ke-frazo, la dezirata ago estas ago de la subjekto de la ke-frazo (normale malsama al la subjekto de voli):

  • “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!”FE.19

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24

Kiam la objekto de voli estas O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, nur la kunteksto povas montri, ĉu temas pri ago de la subjekto de voli aŭ pri ago de iu alia:

  • Mi volas ion, sed mi ne scias kion. Ion kaj kion reprezentas ian agon deziratan de la subjekto. Ĉu estas ago de la subjekto, aŭ de iu alia, tion oni ne scias.

  • Mi volas la samon, kiel vi. La objekto povas ĉi tie montri ian deziratan agon, sed ĝi ankaŭ povas montri ion, kion la subjekto volas havi (vidu ĉi-poste).

  • Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31

Ĉi tia objekto de voli povas ankaŭ esti afero, kiun la subjekto volas havi, akiri aŭ ricevi. Oni povus diri, ke havi aŭ alia verbo estas subkomprenata:

  • Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian.Rz.27Mi ne volas havi (ricevi, manĝi...) tiun ĉi supon...

  • Se vi volas filinon, flatu la patrinon.PE.771

  • Kion vi volas de mi, sinjoro?M.173 Ĉi tie kion montras agon aŭ aferon.

Iafoje voli aperas kun direkta esprimo, kiu montras lokon, kien la subjekto volas iri. Oni povus diri, ke ia mova verbo estas subkomprenata:

  • Mi volas en militon!FA2.148Mi volas iri en militon.

  • Mi volas en la kaleŝon!FA2.67

  • Vi volas malsupren, al via knabo!FA4.140

Senobjekta voli «

Voli estas ankaŭ uzata memstare sen objekto. Tiam voli signifas, ke la subjekto ĝenerale havas (fortan) volon, deziron aŭ intencon. Povas ankaŭ esti, ke la volata ago aŭ afero estas subkomprenata:

  • Se “ŝi” volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?Gm.52

  • Voli aŭ ne voli neniu malpermesas.PE.297

Ĝentila voli «

Oni ofte uzas voli en ĝentilaj petoj k.s. Voli montras, ke ankaŭ la volo de la alparolato estas grava. Precipe ofta estas la kunmetaĵo bonvoli:

  • Aŭskultu, ĉu vi volas alporti ĉi tion de mi al la maljuna homo tie?FA2.144 ≈ Alportu ĉi tion...

  • Ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon [...]?FA1.119 ≈ Venigu por mi droŝkon.

  • Permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo.M.173

  • Bonvolu fermi la pordon!

Legu pli pri bonvolu ...i kaj aliaj manieroj fari ĝentilan peton.