PMEG 2023

31.1. Esti

La verbo esti havas plurajn signifojn kaj uzojn. Oni ofte nomas ĝin helpverbo, ĉar ĝi ne havas multe da signifo per si mem. Ĝi ĉefe helpas en frazkonstruado.

Esti estas uzata precipe por ligi priskribon al la subjekto. Tia priskribo nomiĝas perverba priskribo:

Esti estas uzata kune kun participoj por formi kunmetitajn verbojn. Principe la participo en tiaj konstruoj estas perverba priskribo de la subjekto, sed esti + participo rolas kiel unu verbo:

  • Li estos dirinta al mi la veron.FE.24

  • Alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro.FA3.58

  • Mi estas amata.FE.25

Esti povas montri la ekziston aŭ aktualecon de la subjekto. Tiam kutime la subjekto staras post la ĉefverbo:

  • Sen regalo ne estas balo.PE.65

  • Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE.20

  • Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.OV.371

Tiujn frazpartojn, kiujn mi ĉi tie klasis kiel subjektojn, oni eventuale povas anstataŭe klasi kiel perverbajn priskribojn en sensubjektaj frazoj.

Esti povas montri troviĝon en loko aŭ situacio:

  • Kie vi estas? – Mi estas en la ĝardeno.FE.26Kie vi troviĝas. – Mi troviĝas en la ĝardeno.

  • Kie estas la knaboj? – Ili estas en la ĝardeno. – Kie estas la knabinoj? – Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. – Kie estas la tranĉiloj? – Ili kuŝas sur la tablo.FE.16

  • La mortinta homo estas nun supre en la ĉielo.FA1.60...troviĝas nun supre...

  • Ĉiam la infanoj estis kune.FA3.58 Ĉiam ili troviĝis en la sama loko, en kuneco.

Forlaso de esti «

Esti ofte ne montras multe da signifo, sed servas preskaŭ nur kiel tenilo de verba finaĵo. Tial oni ofte proponis uzadon de nuda verba finaĵo anstataŭ esti: En kastel’ ’as vestiblo. Mastro ’as fore. Stelo ’as turnita. Por li la mond’ ’as malfermita. Tiuj ekzemploj estas de K. Kalocsay en Lingvo Stilo Formo. Aliaj uzas simplan as (is, os...) sen apostrofo. Tiaj eksperimentoj tamen neniam fariĝis popularaj. Nur en poezio oni povas renkonti tiajn memstarajn finaĵojn. Verŝajne la risko de konfuzo estas tro granda, ĉar oni povas aŭdi la nudan finaĵon kiel parton de la antaŭa vorto. En kastel’ ’as vestiblo povas soni kiel “en kastelas vestiblo”. Stelo ’as turnita povas soni kiel “stelas turnita”.

Noto: Iuj uzas as (is, os...) anstataŭe kiel mallongigon de ia ajn verbo. Vidu noton en la klarigoj pri fari.

Verbigo de perverba priskribo «

Alia maniero forlasi esti estas verbigi tiun priskribon, kiun esti ligas al la subjekto:

  • Kiu estas kuraĝa rajdi sur leono? Kiu kuraĝas rajdi sur leono?FE.7

  • La virinoj estas malsanaj fizike kaj morale. La virinoj malsanas fizike kaj morale.M.1

  • Ĉiu, kiu estas malsata, venu kaj manĝu. Ĉiu, kiu malsatas, venu kaj manĝu!Rn.11

  • Ĉu ĝi estas videbla? Ĉu ĝi videblas?

  • Ili estus venintaj, se ili estus sciintaj pri la kunveno. Ili venintus, se ili sciintus pri la kunveno. Legu pli pri tiaj mallongigoj de kunmetitaj verboj.

  • Estas necese fari tion. Necesas fari tion.

Iuj opinias, ke estas eraro ĉi tiel verbigi vorton, kiu kutime estas A-vorto (aŭ E-vorto). Sed la ĉi-antaŭa ekzemplo kun kuraĝas estas el la Fundamento, kiu ankaŭ mencias la verbojn saniFE.42 kaj malsaniFE.42. Aliaj kutimaj verboj de tiu ĉi speco estas: avariPE.16, fieriPE.276, egaliM.177, sufiĉiLR.54, praviPE.882, favoriRz.85, utiliM.32, similiFA2.65, rapidiOV.412 k.t.p. Estas absurde deklari eraraj tiajn vortojn, kiuj troviĝas en la Fundamento, kaj kiuj estas vaste uzataj.

En iaj okazoj la verba formo estas tre malkutima, kaj oni normale uzas esti + A-vorton. Tiam ofte la nekutima verba formo esprimas nuancon specialan, pli viglan, pli atentigan, pli agan. Oni ne trouzu tiajn verbojn, ĉar tiam la speciala nuanco povus malaperi, kaj la lingvo malriĉiĝus. Ekz. oni normale ne diras la ĉielo bluas, sed la ĉielo estas blua. Oni ŝparu la verban formon por specialaj efektoj. Iafoje tamen la du formoj estas pli-malpli samnuancaj. Ekz. ne estas eĉ nuanca diferenco inter pravi kaj esti prava.

En multegaj okazoj la du formoj havas tute malsamajn signifojn. Radiko + verba finaĵo ne aŭtomate signifas “esti ia”. Ekz. oni ne povas anstataŭ ĝi estas ora diri ĝi oras, ĉar ori signifas “kovri per oro”. Kaj oni ankaŭ ne povas anstataŭ la bildo estas kolora diri la bildo koloras, ĉar kolori signifas “doni sian koloron (al io)”. La signifo de ĉiu verbo dependas de la signifo de ĝia radiko.