PMEG 2023

9.1.6. La ĉe propraj nomoj

Ĉe propraj nomoj la uzado de la estas bedaŭrinde iom malsimpla, kaj ne tute klare fiksita.

Oni faras distingon inter normalaj propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ne uzas la, kaj ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ja uzas la. (En multaj lernolibroj oni trovas la trosimpligitan regulon: “antaŭ propraj nomoj oni ne uzas la”. Tiu simpligo ne estas prava.)

Ankaŭ aliaj difiniloj povas uziĝi ĉe propraj nomoj.

Normalaj propraj nomoj «

Normalaj propraj nomoj estas vortoj kaj esprimoj, kiuj estas per si mem propraj nomoj. Pri tio decidas la ĉefvorto de la nomo. Ekz. Norda Ameriko estas normala propra nomo, ĉar la ĉefvorto Ameriko ĉiam estas propra nomo per si mem.

Normalaj propraj nomoj ne bezonas la, ĉar ili ĉiam nomas ion, kion oni supozas konata de la alparolato. Teorie ili nomas unikaĵojn. Multaj propraj nomoj tamen ne estas vere unikaj, sed efektive nomas plurajn individuojn, sed kiam oni uzas propran nomon, oni normale pensas pri unu certa individuo, kaj supozas, ke la aŭskultanto komprenos, pri kiu temas. Normale estus eraro aldoni la al tiaj nomoj:

  • Morgaŭ mi veturos Parizon.FE.28 Parizo estas propra nomo de la ĉefurbo de Francujo. Ĝi ĉiam nomas unikan difinitan urbon, kaj ne havu la.

  • Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.FE.9 Aleksandro estas propra nomo de knabo. Uzante ĝin oni ĉiam celas certan difinitan knabon, kiun la alparolato konas. Oni ne uzu la. Efektive ja ekzistas multaj Aleksandroj, sed kiam oni uzas tian nomon, oni ĉiam celas unu certan el ili, kiun la aŭskultanto konas.

  • Zamenhof kreis Esperanton. Zamenhof estas ĉiam propra nomo. Ĝi ne havu la. Esperanto estis unue kaŝnomo de Zamenhof. Nun ĝi estas propra nomo de lia lingvo. La vorto esperanto estas ordinara vorto (= “persono, kiu esperas”), sed la lingvonomo estas rigardata kiel tute alia vorto.

Ĉiuj landonomoj estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj. Ili do ne havu la:

  • La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.FE.40

Fremdlingvaj propraj nomoj estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la). Ankaŭ citaĵaj nomoj de libroj k.s. ordinare estas tiel traktataj.

Nomo kun rekta priskribo «

Iafoje normala propra nomo havas A-vorton kiel rektan priskribon. Se tiu A-vorto ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la, kvazaŭ temus pri ordinara O-vorto. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto (reala aŭ ŝajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo:

  • Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero.FA1.213 Venero estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, laŭ la bazaj reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste ĉeestas la rekta priskribo surtera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazaŭ pri du malsamaj Veneroj, la ĉiela Venero kaj la surtera Venero.

  • La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn.M.6

  • Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed ne ĉiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado. Londono ne havas la, ĉar ĝi estas klare difinita per si mem. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la priskribon aliaj. Oni do devas uzi la, ĉar oni parolas pri ĉiuj aliaj Londonoj.

  • Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed mi vizitis ankaŭ aliajn Londonojn. Ankaŭ ĉi tie Londono havas priskribon, sed oni ne uzu la, ĉar ne temas pri ĉiuj aliaj Londonoj, kaj la aŭskultanto ankaŭ ne povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.

  • Tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo.LR.149A Ĉi tie mankas la, ĉar bona Esperanto ne estas uzata por identigi certan lingvon, sed por paroli pri speco de lingvaĵo.

Se temas ne pri elekto inter pluraj aferoj kun la sama nomo, sed pri diversaj partoj de unu afero, tiam oni normale ne uzas la, kvankam ĉeestas A-vorta priskribo:

  • Eŝvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Eŭropo. Ne temas pri pluraj Rejnlandoj aŭ pluraj Eŭropoj, sed pri la meza parto de Rejnlando kaj la meza parto de Eŭropo.

  • En orienta Azio multaj landoj evoluas tre rapide.En la orienta parto de Azio...

Se rekta priskribo de normala propra nomo ne estas A-vorto, sed alispeca priskribo, tiam oni normale ne uzas la. Nur se tia priskribo servas emfaze por fari distingon inter pluraj individuoj kun la sama nomo, oni povas uzi la por tion klare montri:

  • Tio estis Kristino el la erikejo.FA3.94 El la erikejo estas rekta priskribo de la nomo Kristino, sed ĝi ne estas A-vorto.

  • Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo.Rz.66

  • Pasintjare mi vizitis Berlinon, sed ne la Berlinon de Germanujo. Mi vizitis unu el la multaj Berlinoj en Usono. Ĉi tie temas klare pri distingo inter pluraj urboj kun la sama nomo, kaj la estas bezonata.

  • Mi daŭre revas promeni tra la Parizo de 1900. La parolanto pensas pri la tiama Parizo kvazaŭ alia urbo ol la nuna Parizo.

Se A-vorta priskribo mem estas parto de la propra nomo, oni normale ne uzas la:

  • Brazilo estas la plej granda lando en Suda Ameriko. La kontinento nomiĝas Suda Ameriko (aŭ Sud-Ameriko). La A-vorto estas parto de la nomo.

  • Sankta Petro. Sankta Johano. En tiaj ĉi nomoj de sanktuloj la priskribo Sankta estas kiel parto de la nomo, tial la ne estas uzata. Ĉe Zamenhof oni tamen trovas tiajn nomojn ankaŭ kun la. Kiam sanktula nomo aperas kun la, povas esti, ke fakte temas pri festotago, preĝejo aŭ simila afero, kiu estas nomita laŭ tiu sanktulo: la Sankta BartolomeoRn.24 = “la preĝejo de Sankta Bartolomeo”.

Klasikaj religiaj verkoj «

Ĉe la nomoj de iaj gravaj klasikaj religiaj verkoj oni normale uzas la, ankaŭ kiam ne ĉeestas rekta priskribo, kvankam estas tute eble rigardi tiujn vortojn kiel proprajn nomojn: la Biblio (aŭ La Sankta Biblio), la Korano (aŭ La Nobla Korano), la Talmudo k.a. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo.FA3.116 Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano?FA4.225.

Noto: Simile oni uzas la nomojn de la ne-religiaj verkoj Odiseado, Eneado kaj Iliado kun la: la Odiseado, la Eneado, la Iliado. Tiuj vortoj estas (iom kuriozaj) kunmetaĵoj kun la sufikso AD: Odiseo (propra nomo de persono) + AD odiseado (vojaĝo de Odiseo) la Odiseado (nomo de rakonto pri lia vojaĝo).

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj «

Antaŭ ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, ĉar la vortoj ne per si mem montras unikaĵojn:

  • Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn.Ij.9 Estas tri propraj nomoj de stelaroj. Ĉiuj tri estas egale unikaj. La du lastaj nomoj estas normalaj propraj nomoj, kaj ne havu la. La unua nomo tamen konsistas el ordinaraj vortoj, kaj bezonas la.

  • Kaj tiam la Nokto diris: “Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano.”FA3.2 La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas ordinaraj O-vortoj, kaj tial bezonas la.

  • En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno.FA1.113 Estas du propraj nomoj, kiuj konsistas el ordinaraj vortoj. Ili havas la. La tria nomo, Kopenhago, estas normala propra nomo. Ĝi ne havas la.

  • Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire [...] al la Ruĝa Maro.Er.13 La marnomo konsistas el ordinaraj vortoj.

  • La plej suda parto de la afrika kontinento estas la Bonespera Kabo.

Okazas tamen, ke oni forlasas la ĉe tiaj ĉi nomoj, precipe kiam temas pri tre konataj nomoj. La uzado ne estas tute unueca:

Multe-nombraj nomoj «

Propraj nomoj, kiuj havas jam en sia baza formo J-finaĵon, ofte kondutas kiel ordinaraj O-vortoj (kun la), ankaŭ kiam fakte temas pri normala propra nomo: la Alpoj (montaro en Eŭropo), (la) Andoj (montaro en Sud-Ameriko), (la) Filipinoj (insulara ŝtato en Azio). La vorto alpo (= “alta monto kun paŝtejoj”) estas ordinara O-vorto. Tial la Alpoj estas tute normala: La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero.FA3.64 La vorto Andoj estas tamen ĉiam propra nomo, sed pro la J-finaĵo oni iel sentas, ke ĉiu unuopa monto devus esti “ando”. Tial oni emas uzi la, kio estas akceptebla, kvankam la vorto *ando* ne ekzistas. Same estas pri la Filipinoj, kie la J-finaĵo kreas la impreson, ke ĉiu insulo estas “filipino”, sed tia vorto ne ekzistas.

Propraj nomoj kiel priskriboj «

Kiam propra nomo aperas kiel postmetita identiga priskribo de ordinara O-vorto, kaj la tuta frazparto estas laŭsence difinita kaj konata, tiam oni devas uzi la, ĉar la ĉefvorto de la tuta frazparto estas ordinara ne-propranoma O-vorto:

  • la rivero Nilo

  • la fama aŭtoro Ŝekspiro

  • la strato GranicznaM.4

  • la monato MajoFA3.18

Ordinare la ĉeesto de propra nomo estas sufiĉa kialo por diri, ke temas pri io difinita kaj konata. Sed eventuale, se oni volas diri, ke estas unu el pluraj kun tiu nomo, kaj se la aŭskultanto ne scias, pri kiu el ili temas, tiam oni eble povas uzi tiajn esprimojn sen la: Mi vojaĝis kune kun amiko Johano....kun amiko, kiun vi ne konas, sed kiu nomiĝas Johano. Praktike oni tre malofte tiamaniere uzas propranoman priskribon ĉe O-vorto sen la. Pli ofte oni diras ekz. ...kun amiko, kiu nomiĝas Johano, ĉar tio estas pli klara.

Tia propranoma priskribo povas ankaŭ havi la formon de A-vorto:

  • la Mediteranea marola maro, kiu nomiĝas Mediteraneola maro MediteraneoMediteraneo. La longa esprimo la Mediteranea maro estas do tute samsignifa kiel simpla Mediteraneo. La longa esprimo povas esti utila, ekz. kiam oni volas aparte atentigi, ke Mediteraneo estas maro.

  • la Jutlanda duoninsuloFA4.58la duoninsulo JutlandoJutlandoFA4.19

  • la Atlantika oceanola oceano AtlantikoAtlantiko

  • la Esperanta lingvola lingvo EsperantoEsperanto

Ial oni neniam uzas nomojn de homoj en tia maniero. Anstataŭ la aŭtoro Ŝekspiro oni neniam diras *la ŝekspira aŭtoro*.

Titoloj «

Vortojn kiel sinjor(in)o, fraŭl(in)o, doktor(in)o, profesor(in)o k.s. oni ofte uzas antaŭ propra nomo de persono. Laŭ la ordinaraj reguloj, oni tiam uzu la, ĉar la tuto estas klare difinita per la propra nomo:

  • La ekspedejo de la sinjoroj Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la bazaro.BV.36...de la sinjoroj, kiuj nomiĝis Snitchey kaj Craggs...

  • La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P.FE.36

  • La reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo.FA1.121

Sed kelkaj tiaj antaŭesprimoj ofte uziĝas kvazaŭ parto de la propra nomo, kaj tiam ne vere informas, kia estas la persono. Ili uziĝas pli-malpli rutine pro ĝentileco, respekto aŭ simile. En tiaj okazoj oni ofte forlasas la artikolon:

  • Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.FE.39 Oni ankaŭ povas uzi ...kun la fraŭlino Berto, sed tiam la vorto fraŭlino fariĝas pli grava, pli informoplena.

  • Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi.M.41

  • Sekve barono Brambeus estas vi?Rz.46

  • Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian.FA1.121

  • Fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon.M.96

Ankaŭ la vorton numero oni ofte uzas en tia titoleca maniero sen la antaŭ numeroj: Li loĝas en (ĉambro) numero 110 (= cent dek). Ĉu vi legis numeron 12 (= dek du) de tiu gazeto?

Se titoleca antaŭesprimo havas rektan priskribon, ekz. A-vorton, tiam oni ordinare ja uzas la: Plej afable brilis la okuloj de la filino, la ĉarma fraŭlino Klaro.FA4.185 Li fianĉiĝis kun la juna fraŭlino Berto. La genia doktoro Zamenhof kreis Esperanton. Ĉu vi legis la interesan numeron 100 de tiu gazeto?

Se temas pri la frazrolo alparolo, oni nepre ne uzu la antaŭ titolo: Sinjorino Szwejc! – ŝi diris, – mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka.M.108 Kara fraŭlino Klaro, – ŝi diris, – vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj.M.109

Pruntitaj artikoloj «

Iuj normalaj propraj nomoj havas en iuj naciaj lingvoj difinan artikolon, kiu estas kvazaŭ parto de la nomo. En Esperanto tiaj nomoj ne havu artikolon. Ekz. Hago (urbo en Nederlando) neniam havas artikolon en Esperanto, kvankam en pluraj lingvoj ĝi havas artikolon, kiu estas firma parto de la nomo (ekz. Den Haag, La Haye, The Hague, l’Aia). Same oni uzas Havro sen artikolo, kvankam en la franca estas ĉiam Le Havre kun artikolo. Arabaj propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la araba, sed en Esperanto ili ne havu artikolon: Kairo, Riado, Kuvajto k.t.p. Sed iafoje oni tamen vidas tiajn artikolojn ankaŭ en Esperanto: la HimalajoFA1.188, la Atlantiko, la Mediteraneo (normale sen artikoloj). Tio estas neĝusta, sed iafoje tolerebla. Propraj nomoj ofte rifuzas tute plene esperantiĝi.

Ĉe iuj ĉi tiaj nomoj origina artikolo fariĝis parto de la Esperanta radiko: La-Pazo (aŭ Lapazo), La-Plato (aŭ Laplato), El-Salvadoro (aŭ Elsalvadoro, Salvadoro), Los-Anĝeleso (aŭ Losanĝeleso), Alĝero. (“La”, “el” kaj “los” estas hispanaj artikoloj. “Al” estas araba artikolo.)

Nomoj de tempodividoj «

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano, Brumero k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Ili do normale ne havas la, tute laŭ la bazaj reguloj por tiaj nomoj (kaj estu skribataj kun komenca majusklo):

  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12 Februaro estas difinita konata afero. Se ĝi ne estus normala propra nomo, ĝi nepre havus la.

Nomoj de festoj (Kristnasko, Pasko, Pentekosto, Aŝuro° k.a.) estas plej ofte traktataj kiel normalaj propraj nomoj sen la, kio estas rekomendinda, kvankam iuj (ekz. Kristnasko) fakte estas ordinaraj O-vortoj. La uzado tamen varias:

  • Al Kristnasko venis letero de ŝia patro.FA3.58Al la tiujara Kristnasko...

  • Post Aŝuro° li veturos al Teherano.Post la ĉi-jara Aŝuro...

  • En la dek-kvara tago de la unua monato estu ĉe vi Pasko, festo septaga.Jĥ.45

  • Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko.Er.12 La nomo Pasko sufiĉe ofte aperas kun la en la Biblio, sed tio ne estas imitinda.

Semajntagoj (lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo) ne estas propraj nomoj, sed ofte ili estas uzataj propranomece sen la, kvankam difinitaj kaj konataj:

  • Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: “Vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis! [...]FA2.101

  • Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE.20 Oni ne uzas la, ĉar sabato kaj dimanĉo ĉi tie nur informas pri la speco de tago. Ne temas pri propraj nomoj.

  • Mi intencas veni Bulonjon ĵaŭdon.L1.173 Difinita konata ĵaŭdo prezentata propranomece sen la.

  • Dimanĉon ni nin vidos.” [...] Venis la dimanĉo.FA3.60 Temas pri la sama dimanĉo, same konata ambaŭfoje, unuafoje propranomece sen la, duafoje kun la.

Sezonoj (printempo, somero, aŭtuno, vintro) kaj tagopartoj (mateno, tagmezo, vespero, nokto k.s.) estas ĉiam ordinaraj O-vortoj, kaj oni uzas la tute laŭ la normalaj reguloj:

  • En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.FE.34En somera tempo... en vintra tempo...

  • En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas.FE.39 Ĉi tiu ekzemplo estas tute simila al la antaŭa, sed ĉi tie ja aperas la. Kiam oni parolas ĝenerale pri specoj, oni ofte povas uzi aŭ forlasi la depende de la stilo. Vidu La – specoj.

  • Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro.FA2.96...en vintra tempo. ...en iu vintro.

  • Fariĝis mateno.FA2.131Fariĝis matena tempo.

  • La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro.FA1.170 Temas pri certa konata nokto. Tial la estas uzata, tute laŭ la bazaj reguloj por ordinaraj O-vortoj.

  • Ĉirkaŭas min nokto.FA1.124 ≈ Ĉirkaŭas min mallumo.

Laŭ iuj gramatikistoj tiaj vortoj estas iafoje uzataj propranomece, sed temas ĉiam pri frazoj, en kiuj oni parolas pri speco de tempo, kaj en tiaj okazoj la estas ĉiuokaze nebezonata.

Lingvonomoj «

Lingvonomoj kun O-finaĵo (ekz. Esperanto) estas tute normalaj propraj nomoj. Oni do normale ne uzu la ĉe ili.

Mallongigitaj propraj nomoj «

Mallongigojn de propraj nomoj faritaj el ordinaraj vortoj, oni plej ofte traktas kiel normalajn proprajn nomojn (sen la). La uzado tamen tre varias:

  • Mi trovis tiun vorton en (la) Plena Ilustrita Vortaro. Mi trovis tiun vorton en PIV. Antaŭ la plena nomo oni povas uzi la, sed antaŭ la mallongigo tio kutime ne okazas.

  • Tiujare la Universala Kongreso denove estos ekstereŭropa. Tiujare (la) UK denove estos ekstereŭropa. Mallongigoj de nomoj de kongresoj iafoje estas uzataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la), sed alifoje kiel ordinaraj O-vortoj (je bezono kun la).

  • Ĉu vi estas membro de Universala Esperanto-Asocio? Ĉu vi estas membro de UEA? Oni povus uzi la antaŭ la plena nomo Universala Esperanto-Asocio, ĉar la ĉefvorto estas ordinara O-vorto, sed praktike tio apenaŭ okazas ĉe tiu ĉi tre konata nomo. Antaŭ la mallongigo UEA la artikolo la neniam aperas.