PMEG 2023

45. Pri la gramatikaj terminoj en PMEG

Kiam mi ekverkis tiun ĉi gramatikon, la precipa ideo estis, ke PMEG estu pli facile alirebla ol la Plena Analiza Gramatiko, kiun multaj trovas tre malfacila. Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lernantoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan gramatikon.

Mi konstatis, ke tradiciaj gramatikaj terminoj kiel prepozicio, propozicio, adjektivo, adjekto, adverbo k.t.p. ofte estas misuzataj de nespecialistoj. La kompreno de tiaj gramatikaj fakvortoj tre varias. En iuj landoj oni zorge instruas pri gramatiko uzante gramatikajn fakesprimojn, sed en aliaj landoj oni faras tion multe malpli. Nuntempe en iuj landoj oni preskaŭ tute forlasis instruadon de gramatiko, kaj kiam temas pri la gepatra lingvo, kaj kiam temas pri fremdaj lingvoj. Laŭ miaj spertoj multaj imagas, ke ili scias, kion tiaj terminoj signifas, kaj ili eĉ mem volonte uzas ilin. Sed tre ofte ili uzas la terminojn erare. Mi vidis instruilojn Esperantajn, en kiuj oni parolis pri adjektivoj, sed nomis ilin adjektoj. Mi aŭdis homojn paroli pri prepozicioj, kvankam ili vere celis subjunkciojn aŭ eĉ adverbojn. Mi aŭdis homojn babili pri adverboj, kiam ili celis komplementojn. Kaj tiel plu.

La klasika gramatika terminologio ne estas nur malbone komprenata, ĝi estas ankaŭ mankohava per si mem. Ĝi baziĝas esence sur la gramatika sistemo de latino, kaj tial ĝi sufiĉe bone taŭgas por klarigi ĝuste tiun lingvon. Sed aliaj lingvoj havas aliajn strukturojn kaj aliajn gramatikajn kategoriojn. La strukturo de Esperanto havas gravan bazan distingon inter vortetoj kaj radikoj. Vortetoj povas uziĝi tiaj, kiaj ili estas en frazoj, dum radikoj bezonas vortklasajn finaĵojn por fariĝi efektivaj vortoj. Tiu distingo ne estas facile priskribebla per klasikaj gramatikaj esprimoj. PAG parolas pri elementoj solstarivaj kaj elementoj kompletigendaj aŭ finaĵbezonaj (§277). Sed pro tio, ke tiu distingo estas nekonata aŭ neesenca en klasika gramatiko, kaj eble ankaŭ pro tio, ke la elektitaj terminoj estas plurvortaj buŝplenaĵoj, la distingon oni ne aparte emfazas en PAG. Ĝi fakte aperas unue en la ĉapitro pri vortfarado fine de la libro. En la pli frua baza ĉapitro pri Vortospecoj kaj vortofunkcioj PAG ignoras tiun distingon, kvankam ĝi estas tute baza en nia lingvo. Laŭ mi necesas prezenti tiun fundamentan distingon frue en klarigado de la Esperanta gramatiko. Sed por fari tion oni bezonas facile uzeblajn terminojn. La terminojn, kiujn mi elektis, vortetoj kaj radikoj, oni devas lerni, ĉar iliaj signifoj estas konvenciaj. Sed la esprimoj mem estas bone uzeblaj kaj facile memoreblaj.

Unu ofta kritiko kontraŭ Esperanto estas, ke ni asertas, ke en Esperanto ĉiuj adverboj finiĝas per la finaĵo E. Lernantoj baldaŭ konstatas, ke tio ne estas prava, ĉar ekzistas primitivaj adverboj, kiuj tute ne havas vortklasan finaĵon: pli, hodiaŭ, tre k.a. Malpli multaj rimarkis, ke esence statas same pri adjektivoj. Ni havas adjektivojn kun A-finaĵo (ruĝa, granda, saĝa...), kaj ni havas primitivajn adjektivojn kiel tiu, ambaŭ, ties k.a. Sed kial oni do kritikas nur la primitivajn adverbojn? La klarigo estas, ke klasike oni ordinare ne nomas la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adjektivoj per la termino adjektivo, dum oni ja nomas la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adverboj per la vorto adverbo. Statas tute simile pri la substantivoj: Apud substantivoj kun O-finaĵo (tablo, homo, kuro...) ni havas substantivecajn vortojn sen O-finaĵo: mi, iu, ambaŭ, ĉio k.a. Sed tiujn substantivecajn vortojn oni tute ne nomas substantivoj.

Noto: Tamen en kelkaj landoj oni kutimas uzi la terminon adjektivo por iuj primitivaj adjektivoj. Tiel estas en anglalingva gramatika tradicio, kie oni nomas ekz. la vorton that per la termino demonstrative adjective (montra adjektivo).

Laŭ mia opinio la supozata neregulaĵo de la Esperantaj adverboj estas iluzio kaŭzita de tio, ke oni insistas uzi klasikajn terminojn pri Esperanto ankaŭ kiam ili ne vere trafas. Se oni uzas klarigojn, kiuj baziĝas sur la distingo inter vortetoj kaj radikvortoj, la supozata neregulaĵo forvaporiĝas. La sistemo de vortklasaj finaĵoj koncernas nur la radikvortojn, kaj sekve la manko de E-finaĵo ĉe iuj adverboj ne vere estas neregulaĵo (aŭ simila “neregulaĵo” ekzistas ankaŭ ĉe niaj substantivoj kaj niaj adjektivoj).

Kiam mi ekverkis PMEG-on, estis al mi dekomence klare, ke mi volas instrui kaj klarigi la lingvon Esperanto kaj ties strukturon. Mi ne volis instrui ĝeneralan lingvosciencon, nek la gramatikon de latino. Mi ankaŭ ne volis instrui gramatikajn terminojn. Tiajn mi tamen bezonis uzi, sed la terminaro estu rimedo en la instruado, ne instrucelo. Tial mi elektis uzi tiajn evidentajn terminojn kiel O-vorto (= substantivo), A-vorto (= adjektivo) kaj E-vorto (= adverbo). Oni atentu, ke la egaleco-signoj estas iom simpligaj. Al miaj A-vortoj ne apartenas la primitivaj adjektivoj, kaj al miaj E-vortoj ne apartenas la primitivaj adverboj. Tiujn vortetojn mi anstataŭe decidis nomi A-vortecaj vortetoj kaj E-vortecaj vortetoj respektive. Eble tiuj terminoj estas iom longaj, sed ili almenaŭ klare esprimas tion, kion mi celis. Ili fakte montriĝas nelernendaj, ĉar ili estas pli-malpli memklarigaj. Kaj tio estas grava avantaĝo: Nur parto de mia novspeca terminaro estas vere lernenda. Multaj el miaj esprimoj kompreniĝas per si mem.

Aliflanke estas malavantaĝo de miaj pure Esperantaj terminoj, ke ili ne bone taŭgas, se oni volas priskribi aliajn lingvojn. Ne estas tre sencohave paroli pri O-vortoj, kiam temas ekz. pri anglaj aŭ japanaj substantivoj, ĉar tiuj tute ne havas O-finaĵon. Oni do ĝuste komprenu mian celon: Mi ne volis forigi la klasikajn terminojn. Mi nur volis uzi pli facilajn kaj pli laŭcelajn esprimojn en klarigado de Esperanto. Parolante pri aliaj lingvoj oni uzu aliajn terminojn, taŭgajn por la respektivaj lingvoj.

Post la gravaj vortospecoj O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj sekvas la eĉ pli grava vortospeco verboj. Sed kiel do nomi tiun vortospecon en facila terminologio? Dum la O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj havas po unu karakterizan finaĵon, per kiu eblas ilin nomi, verboj havas jen I, jen AS, jen IS k.t.p. Tradicie oni rigardas la I-formojn de verboj kiel bazajn, sed la termino I-vorto ne estus oportuna kiel anstataŭaĵo de verbo. Unue ĝi estus miskomprenebla tiel, ke ĝi celas nur verbojn kun I-finaĵo, kaj due la I-formo de verbo estas la malplej verbeca el ĉiuj verbaj formoj. Ĝi estas multrilate pli substantiveca ol verbeca. Krome I-vorto estas pli longa ol verbo, eĉ se nur je unu silabo.

Oni konsciu, ke anstataŭigado de la klasikaj terminoj ne estis celo por mi. Ĝi estis rimedo por faciligi la instruadon de la gramatiko. La klasika termino verbo estas ne nur plaĉe mallonga. Ĝi estas ankaŭ unu el tiuj klasikaj gramatikvortoj, kiujn homoj ĝenerale sufiĉe ĝuste komprenas. Dum multaj apenaŭ aŭ nur nebule scias, kio estas ekz. adjekto aŭ suplemento, ili ofte sufiĉe bone scias, kio estas verbo. Do, la vorton verbo mi simple povis reteni. Per tio malfermiĝis la eblo uzi I-verbo anstataŭ infinitivo kaj AS-verbo anstataŭ prezenco k.t.p.

Mi renkontis pli ol unu fojon la miskomprenon, ke mi aparte celis anstataŭigi ĉiujn klasikajn terminojn. Iuj vere miris, ke kelkajn terminojn klasikajn mi lasis en PMEG. Kelkaj eĉ rigardis tion kiel iaspecan malsukceson de mia flanko. Sed kompleta anstataŭigado neniam estis mia celo.

Alia tereno, kie la klasika terminologio malhelpas prezenti klare la strukturon de Esperanto, estas la tereno de frazroloj kaj ties markado. Klasika terminologio konas kazojn, prepoziciojn kaj postpoziciojn. Tute strange ĝi uzas du malsamajn terminojn por prepozicioj kaj postpozicioj, kvankam temas esence pri unu sama vortklaso. Oni ne nomas adjektivojn antaŭ-starajn kaj post-starajn per malsamaj terminoj, ekz. *prejektivoj* kaj *postjektivoj*. Iuj lingvoj havas nur “prejektivojn” (ekz. la sveda) dum aliaj havas nur “postjektivojn” (ekz. la persa), kaj ankoraŭ aliaj lingvoj havas ambaŭ (ekz. la franca). Sed la pozicio de adjektivo ne estas esencaĵo. Ĉu adjektivo estas antaŭ-stara, ĉu post-stara, temas pri la sama vortklaso, kaj tial oni logike uzas unu saman terminon. En moderna lingvoscienco ekzistas la termino adpozicio, kiu kovras kaj prepoziciojn kaj postpoziciojn. Ĝin oni tamen tre malmulte uzas. Sed ankaŭ tiu termino estas misgvida. Ĉiuj tri terminoj prepozicio, postpozicio kaj adpozicio nomas la koncernatan vortkategorion surbaze de la ideo “pozicio”. En Esperanto tio estas nur etimologie vera, sed tamen efikas misgvide. Ĝene ofte mi spertis, ke oni erare imagas, ke ekz. ankaŭ estas prepozicio, ĉar ĝi kutime staras en pozicio antaŭ tio, al kio ĝi rilatas.

Bona terminologio nomu tiun vortklason, kiu inkluzivas prepoziciojn kaj postpoziciojn, per termino, kiu baziĝas sur esenca trajto de tiaj vortoj. La lingva tasko de tiaj vortoj estas montrado de frazroloj. Tiun funkcion ili tamen dividas kun la kazoj. Prepozicioj, postpozicioj kaj kazoj esence plenumas la saman taskon. Indas do nomi ilin en simila maniero. La klasika terminologio tamen donas nenian rimedon por tio.

En PMEG mi elektis paroli ĝenerale pri rolmontriloj. Tiu kategorio enhavas la rolfinaĵon N (la solan kazan finaĵon en Esperanto) kaj ĉiujn rolvortetojn (prepoziciojn). Rolfinaĵo estas finaĵo, kiu montras frazrolojn, kaj rolvortetoj estas vortetoj, kiuj montras frazrolojn. La parenceco inter la finaĵo N kaj la rolvortetoj estas en Esperanto aparte frapa: Oni povas uzi jen N, jen al por la sama rolo: Mi helpis linMi helpis al li; Ni vojaĝis al ParizoNi vojaĝis Parizon. Eblas uzi jen N, jen je por la sama signifo: Ĝi estas alta je cent metrojĜi estas alta cent metrojn. Tial estas tre inde prezenti tiujn lingvoelementojn kiel parencajn en la terminologio. Sed por fari tion novaj gramatikaj esprimoj estas bezonataj.

Mi neniel imagas, ke mi perfekte sukcesis en mia novspeca terminologio. Kelkaj esprimoj, kiujn mi uzas en PMEG, estas sufiĉe longaj. Eble mi povus elpensi pli mallongajn. Kaj certe eblas elpensi pli trafajn aŭ pli klarajn aŭ alimaniere pli bonajn terminojn. Sed mi almenaŭ provis.

Ĉu miaj faciligiloj eble estas malfaciligiloj por tiuj, kiuj jam scias la klasikan terminologion? Ili ja bezonas lerni novajn esprimojn por kompreni PMEG-on. Mi tamen pritaksas, ke ilia peno estas relative malgranda, kaj ke ĝin vaste kompensas la malpeno, kiun spertas tiuj, kiuj neniam bone lernis la klasikajn terminojn. Kaj eble tiuj, kiuj kapablas kompreni la klasikajn fakvortojn, tamen pro la nova prezentomaniero en PMEG iafoje povas vidi iajn aferojn en nova lumo dank’ al miaj terminoj.

Detala prezento de la PMEG-aj gramatikaj terminoj troviĝas en la ĉi-antaŭa gramatika vortareto.

Al tiuj, kiuj preferas tradiciajn gramatikajn terminojn, mi povas rekomendi la verkon Detala Gramatiko de Esperanto, kiu esence estas mallongigita PMEG kun tradiciaj terminoj. La Detala Gramatiko estas legebla ankaŭ en la Interreto.

Bertilo Wennergren