Esperanto en la komputilo

WordPress en Esperanto

WordPress estas unu el la plej popularaj blogaj programoj. Ĝi funkcias per la programlingvo PHP. Se vi volas blogi per WordPress en Esperanto, kaj se vi havas aliron al servilo, en kiu vi povas instali PHP-aĵojn, tiam vi eble volas elŝuti tradukon de ĝi en Esperanton. Haveblas nun du versioj:

Unue malzipu (per zip-programo), kaj poste legu la klarigojn en “legumin.txt” aŭ “readme.html”. Ĝojan blogadon!

Cxapelado - kromprogramo por WordPress

Cxapelado estas kromprogramo por WordPress. Ĝi plenumas aŭtomatan konvertadon de X-surogatoj ("cx", "gx"... "ux") en Esperantajn literojn kun ĉapeloj kaj hoketoj ("ĉ", "ĝ"... "ŭ"). Ĝi funkcias en tekstareoj kaj tekstaj enmetokampoj. La konvertado okazas dum la uzanto tajpas. Ĝi uzas Javaskripton kaj dependas de la Javaskripta biblioteko "prototype" (kiu jam estas en WordPress).

Cxapelado plej verŝajne funkcias nur en WordPress 2.5. Mi testis ĝin nur en tiu versio.

Cxapelado troviĝas en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj ĉe “wordpress.org” (tie elektu "Download" por elŝuti la plej ĝisdatan version). Sed ĝi estas ankaŭ parto de la Esperanta traduko de WordPress (ekde versio 2.5).

Transliterado - kromprogramo por WordPress

Transliterado estas kromprogramo por WordPress. Ĝi zorgas pri pli bona transliterado de ne-Askiaj literoj en URL-nomoj de afiŝoj, paĝoj etikedoj kaj kategorioj en WordPress. Ĝi prizorgas Esperanton, la Svedan, la Finnan, la Danan, la Norvegan, la Germanan, la Rusan kaj la Bulgaran, sed estas facile aldoni pliajn lingvojn (skribu al “bertilow” ĉe “gmail.com”).

Transliterado troviĝas en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj ĉe “wordpress.org” (tie elektu "Download" por elŝuti la plej ĝisdatan version). Klarigoj pri instalado legeblas (Angle kaj Esperante) sub "Installation". Krome Transliterado estas parto de la Esperanta traduko de WordPress (ekde versio 2.5).

"Transliterado" plej verŝajne funkcias nur en WordPress 2.5. Mi testis ĝin nur en tiu versio.