Listo de ĉiuj kantotradukoj

Pro vi

Origina titolo: I will

Muziko kaj origina teksto: Paul McCartney (Lennon-McCartney)

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Tre longe mi vin amas
Plu ĉiam amos mi
Se mi devos vin atendi
Tion faros mi pro vi

Plurfoje mi vin vidis
Vizaĝo sur la voj’
Nu, ne gravas via nomo
Min ravadas ĉiu foj’

Amo en pluvo kaj en suno
Amo per plena kor’
Amo en diso kaj en kuno
Amo de longe for

Kaj kiam mi vin trovos
Aŭdiĝos via kant’
Voĉu forte kaj sonore
Ho, brakumu min amore
Mi feliĉe kaj senplore restos
Sole nur pro vi