Por la petinto
Origina titolo: Song for the Asking
Muziko kaj origina teksto: Paul Simon
Esperanta teksto: Bertilo Wennergren
Kantas mi por la petinto
Petu kaj kantos mi
Dolĉecon por via kor’
Jen melodi’ por prenonto
Restu kaj prenu ĝin
Mi atendis dum tuta viv’
Iam mi estis trista tre
Jam volonte mi ŝanĝiĝos je
Deziro de la petinto
Petu kaj kantos mi
Per la amo de mia anim’