Listo de ĉiuj kantotradukoj

Azil’ en Paradizo

Origina titolo: Asyl im Paradies

Muziko: Hassbecker, Barton, Danz.

Origina teksto: Danz

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

Endormiĝis la horloĝo
Mi pendas loze sen koncern’
Ŝtorm’ pelis min tre malproksimen
Sur la mar’, la maro de l’ etern’

Donu al mi ĉi en Paradiz’
Azilon for de la vent’
Lasu al mi en la Paradiz’
Ripozi dolĉe nur dum moment’

Embuskas tie viaj manoj
Kaj tiras suben min
Abunda, profunda mar’ senfunda
En via kis’ sen fin’

Donu al mi...

Aŭdiĝas vokoj, serĉad’ en ĉiuj lokoj
Ekbrulas fajroj ĉe la strand’
Diru vi, ke nenio ajn
Tiros min re, al tiu land’

Donu al mi...