Kiel fari TTT-paĝojn

Diversaj elementoj

En tiu ĉi leciono vi lernos pri la jenaj aferoj:

dl: Difinlisto «

La elemento dl similas iom al la listaj elementoj ul kaj ol, sed dl estas por listoj de difinoj.

Ene de dl-elemento aperas dt-elementoj kaj dd-elementoj. dt enhavas terminon, kiun oni volas difini, kaj dd enhavas difinon de tia termino. Tipe oni uzas dt kaj dd en paroj, kie ĉiu dd donas difinon de la antaŭa dt. Jen ekzemplo:

<dl>
  <dt>kalkulilo</dt>
  <dd>Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn, kiu
  neprigas intervenon de manipulisto je ĉiu paŝo de la
  kalkulado.</dd>

  <dt>abako</dt>
  <dd>Kalkulilo, konsistanta el globetoj trairitaj de
  stangetoj, sur kiuj ili estas ŝoveblaj.</dd>

  <dt>komputilo</dt>
  <dd>Aŭtomata rimedo por prilabori datumojn per
  operacioj indikataj per programo.</dd>
</dl>

Eblas ankaŭ aliaj aranĝoj, kun pluraj terminoj sekvataj de unu komuna difino, aŭ unu termino kun pli ol unu difino.

dl-listoj estas ofte prezentataj en TTT-legiloj kun la difino sur nova linio iom enŝovita de la maldekstra marĝeno.

Noto: Oni sufiĉe ofte uzas dl-listojn ankaŭ por aliaj aferoj, kiuj iom similas al veraj listoj de difinoj, ekz. nuraj priskriboj, aŭ eĉ por aferoj, kiuj tute ne estas difinoj, nek similas al difinoj. Oni tiam simple deziras la kutiman prezentomanieron por dl-listoj. Eĉ W3C mem en la normiga teksto, kiu difinas la uzon de dl, mencias, ke oni povas uzi dl-listojn por dialogoj (kun dt por nomo de parolanto, kaj dd por tio, kion la parolanto diras). Interalie pro tiu konfuzo pri la efektiva senco de dl, iuj marklingvaj spertuloj opinias, ke dl-listoj tute perdis sian utilon.

abbr, acronym: Mallongigoj «

abbr signifas, ke la enhavo estas mallongigo (ekz. “UEA”, “ktp.”, “FTP”).

acronym signifas, ke la enhavo estas akronimo (vorto konsistanta el la komencliteroj de kompleksa nomo, ekz. “SAT”, “Unesko”, “aidoso”).

En tiaj elementoj oni povas uzi title-atributon, kiu donas la plenan formon de la mallongigo aŭ akronimo. Jen ekzemploj:

<p>
<acronym title="Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo">TEJO</acronym> agas por la samaj celoj kiel
<abbr title="Universala Esperanto-Asocio">UEA</abbr>,
specife inter la junularo.
</p>

Multaj TTT-legiloj montras la enhavon de tia title-atributo, se oni musumas sur la elemento.

Noto: Ne ĉiam estas tute klare, kio estas akronimo, kaj kio estas “nura” mallongigo. Ĝenerale, kiam oni elparolas la aferon kiel propran vorton, temas pri akronimo. Ekz. oni normale legas “TEJO” kiel vorton (“tejo” kun akcento je “e”), dum oni normale legas “UEA” kiel tri liternomojn (kiel tri apartajn vortojn). Sed pri la ĝusta distingo inter abbr kaj acronym eĉ TTT-sperteguloj foje disputas inter si.

address: Adreso «

La elemento address enhavu la adreson de la verkinto de la TTT-paĝo. Povas esti utile aldoni tian informon, por ke la legantoj povu kontakti la verkinton. Kutime oni metas “address”-elementon ĉe la komenco aŭ la fino de paĝo:

<address><a href="http://www.tekson.eo">T. T. Tekson</a>
kaj
<a href="http://www.iperson.eo">H. Iperson</a>,
kreis tiun ĉi paĝon.</address>

Oni ankaŭ povas doni retpoŝtan adreson, paperpoŝtan adreson kaj aliajn similajn informon en address-elemento. Rimarku, ke address estas bloka elemento (ĝi per si mem kreas kvazaŭ alineon).

Citado «

blockquote

La elemento blockquote montras, ke la enhavoteksto estas (iom longa) citaĵo. blockquote estas bloka elemento, kiu do prezentiĝas kiel aparta bloko de teksto en TTT-legilo (kun linirompo antaŭe, kaj linirompo poste, kaj kutime kun iom da deŝovo de la maldekstra marĝeno). Ene de blockquote oni tamen devas meti la tekston en unu aŭ pli da p-alineoj:

<p>Jen citaĵo el prelego de Claude Piron okaze de kunveno
en Cully, Svislando, en septembro 1994:</p>

<blockquote
cite="http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html">

	<p>la Manifesto de Raŭmo, laŭ mia vidpunkto,
	preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e.,
	la rolon, kiun ĝi povas ludi en la mondo por
	elimini multajn suferojn aŭ kulture danĝerajn
	situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la
	burokrata kaj la sovaĝkapitalisma, konstante
	pligravigas.</p>

	<p>[...]</p>

	<p>Mi kredas, ke la esperantistoj havas
	respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de
	kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi
	suferon : li havas la respondecon diskonigi ĝin,
	eĉ se liaj fortoj estas minimumaj, eĉ se la socio,
	pro sia natura inerteco, pro la forto de la
	egoismaj interesoj, aŭ pro timoj vivantaj,
	nekonsciate, funde de la psiko, kontraŭas lin per
	intensa rezisto.</p>

</blockquote>

<p>Surbaze de tiu metaforo, oni povas diri ke la
"esperantistoj" havas kuracilon, sed ili uzas ĝin nur
egoisme kiel drogon por la propra ĝuo (por ŝvebi inter
verdaj nuboj).</p>

Rimarku, ke mi aldonis cite-atributon al la komenca marko de la blockquote-elemento. Tia cite-atributo montras per Interreta adreso, kie oni povas trovi la originan dokumenton, el kiu la citaĵo venas. (Ekzistas ankaŭ elemento nomata cite, vidu ĉi-poste.)

Noto: Multaj misuzas blockquote simple por krei aldonan marĝenon ĉe teksto, kiu tute ne estas citaĵo. Ne imitu tion. Se oni volas plian maldekstran marĝenon de alineo, kiu ne estas citaĵo, oni indiku tion en stilfolio per la eco “margin-left”.

q

Ankaŭ la elemento q montras citaĵon, sed q estas pli taŭga por mallongaj citaĵoj, kiuj aperu ene de kuranta teksto. q estas nebloka elemento:

<p>
Ili salutis min per
<q lang="en" xml:lang="en">Good morning!</q>.
</p>

Pro tio, ke la citaĵo estas en la Angla lingvo, mi aldonis la atributojn lang kaj xml:lang.

Bedaŭrinde estas praktikaj problemoj pri q-elementoj, ĉar tre multaj legiloj tute ne rekonas tiun elementon, aŭ traktas ĝin malĝuste. Principe la legiloj aŭtomate montru citilojn antaŭ kaj post q-elemento, sed legilo, kiu tute ne rekonas q-elementojn, montras nur la nudan tekston sen citiloj. Tio fuŝas la aperon de tia citaĵo, kiu prefere estu ene de citiloj. Se oni mem aldonas citilojn, la apero eĉ pli fuŝiĝas, sed tiam en legiloj, kiuj ĝuste traktas q-elementojn: la rezulto estas duoblaj citiloj.

Pro tiu problemo, kaj ankaŭ pro aliaj kialoj, iuj spertuloj opinias, ke oni prefere ne uzu q-elementojn, sed simple skribu citilojn rekte en la teksto. Se oni bezonas indiki la lingvon de la citaĵo, oni uzu por tio ekz. “span”-elementon:

<p>
Ili salutis min per
<span lang="en" xml:lang="en">"Good morning!"</span>.
</p>

Verŝajne estas pli bone skribi tiel, evitante la uzon de q-elementoj.

cite «

Per la elemento cite oni ne rekte citas, sed nur referencas ian fonton per ĝia nomo (aŭ eble per ia mallongigo aŭ per la nomo de ĝia verkinto):

<p>Mi ankaŭ multe ĉerpis el <cite>La Nova Plena Ilustrita
Vortaro de Esperanto</cite>.</p>

cite-elementoj estas ofte prezentataj per kursiva stilo en TTT-legiloj.

(Ne konfuzu la elementon cite kun la atributo cite menciita ĉi-antaŭe.)

Prezentaj elementoj «

XHTML estas marklingvo por strukturo, ne por prezento. Kiel mi jam skribis plurfoje, oni ne pensu pri la preciza prezentomaniero, pri la aspekto, kiam oni verkas XHTML-on. Pri aspekto kaj similaj aferoj oni zorgu per stilfolioj, per CSS.

Sed tamen, pro historiaj kialoj, ekzistas en XHTML kelkaj elementoj, kiuj estas nur prezentaj (aŭ plejparte nur prezentaj). Ĝenerale oni evitu uzi ilin, preferante stilfoliajn deklarojn.

Temas pri la elementoj b, i, tt, sup, sub, big kaj small.

b

b signifas “grasa stilo”: <p>Mi presis tion <b>grase</b>.</p>

Se oni celas fortan emfazon, oni uzu strong, kiu plej ofte prezentiĝas per grasa stilo: <p>Memoru <strong>neniam</strong> fari tion!</p>.

Oni ankaŭ povas uzi span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas grasan stilon.

i

i signifas “kursivo”: <p>Mi presis tion <i>kursive</i>.</p>

Se oni celas emfazon, oni uzu em, kiu plej ofte prezentiĝas per kursiva stilo: <p>Memoru <em>ne</em> fari tion!</p>.

Se temas pri io, por kio ekzistas aparta XHTML-elemento, oni uzu tiun elementon, eventuale kun aldona stilfolia regulo, kiu proponas kursivan prezenton. Se temas ekzemple pri referenco al ia verko, oni uzu cite-elementon.

Oni ankaŭ povas uzi span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas kursivan stilon.

tt

tt signifas “teletajpa stilo” (= fikslarĝa tiparo): <p>Mi presis tion <tt>fikslarĝe</tt>.</p>

Principe estas pli bone uzi ekzemple span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas uzon de fikslarĝa tiparo. Sed se iam la uzo de fikslarĝa tiparo estas tiom grava, ke oni nepre volas, ke tia stilo estu uzata ankaŭ en TTT-legiloj, kiuj ignoras stilfoliojn, oni eble povas tamen uzi tt.

(Ekzistas ankaŭ kelkaj sencohavaj XHTML-elementoj, kiuj ofte estas prezentataj per fikslarĝa tiparo en TTT-legiloj: code, samp, kbd kaj var. Tiuj elementoj estas tre specialaj. Ili indikas, ke temas pri komputila kodo aŭ simile. Ne estas pliaj klarigoj pri ili en tiu ĉi kurso.)

sub kaj sup

sub signifas “skribita kiel suba indico, en malsupra pozicio”.

sup signifas “skribita kiel supra indico, en supra pozicio”.

Kvankam sub kaj sup havas prezentajn signifojn, ili ne estas ĉiam sensencaj. Ekz. en kemiaj formuloj, en matematikaj esprimoj, kaj en iaj mallongigoj, tia skribo en supra aŭ malsupra pozicio indikas certan signifon, kaj oni ne povas forigi tiun skribomanieron sen detrui la signifon. sub kaj sup tial estas ofte tute uzindaj:

<p>
H<sub>2</sub>O, E = mc<sup>2</sup>, 
<span lang="fr" xml:lang="fr">M<sup>lle</sup> Dupont</span>.
</p>

Tiu kodo prezentiĝas jene en via TTT-legilo:

H2O, E = mc2, Mlle Dupont.

big

big signifas “granda teksto”: <p>Mi presis tion <big>grande</big>.</p>

Se temas pri titolo, oni uzu h1, h2 k.t.p. Alie oni uzu span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas grandan stilon.

small

small signifas “malgranda teksto”: <p>Mi presis tion <small>malgrande</small>.</p>

Prefere oni uzu span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas malgrandan stilon.

Aliaj prezentaj elementoj

Ĉi tie vi lernas nur pri Strikta XHTML 1.0. Ekzistas ankaŭ Transira formo de XHTML 1.0. En tiu formo ekzistas eĉ pli da nure prezentaj elementoj kaj atributoj, kiuj restas de antaŭaj versioj de HTML, kaj kiuj estas nun oficiale malrekomendataj. Temas pri elementoj kiel font, basefont, center, strike, u k.a. En la Strikta formo de XHTML tiuj elementoj ne ekzistas, kaj oni nepre ne uzu ilin. Precipe evitinda estas la elemento font. Anstataŭe oni uzu stilfoliojn.

Komentoj «

Oni povas aldoni komentojn al XHTML-kodo. Tio estas teksto, kiun la TTT-legiloj ignoru plene, sed kiu povas helpi al la paĝoverkinto memori ion gravan pri la kodo aŭ pri la paĝo (ion, kion li poste planas aldoni, kialon, ke io estis forigita aŭ ŝanĝita, aŭ simile).

Komentoj ne estas elementoj, kaj oni skribas ilin alimaniere. Jen kiel:

<!-- Tio ĉi estas nura komento -->

<!--
  Ankaŭ tio ĉi estas komento,
  sed ĝi konsistas el du linioj.
-->

<!-- Memoru kontroli la fonton de la ĉi-suba aserto. -->
<p>UEA komence ne estis organizo por
disvastigi Esperanton.</p>

Komenton oni do komencas per < + ! + du dividostrekoj (ne pli ol du!), kaj oni finas ĝin per du dividostrekoj (ne pli ol du!) + >. Por ne krei problemojn oni zorge evitu ene de komento uzi du sinsekvajn dividostrekojn.

Noto: La oficialaj reguloj pri komentoj fakte estas pli komplikaj, sed pro mankoj en la TTT-legiloj oni nepre restu ĉe la simpligita formo ĉi-antaŭe klarigita.

Noto: Komentoj ne estas tute kaŝitaj de la legantoj. Ili ĉiam povas rekte rigardi la XHTML-kodon, kaj tiam legi la komentojn. Oni ne povas kaŝi la nudan kodon de la legantojn. Multaj oftege demandas, kiel kaŝi kodon, sed se oni entute publikigas siajn paĝojn ĉe publika servilo, oni ne povas ĝin plu kaŝi. Ĝi jam estas malkaŝita.

Oni ankaŭ povas uzi komentojn por provizore kaŝi parton de paĝo:

<!-- 
<p>UEA komence ne estis organizo
por disvastigi Esperanton.</p>
-->
<p>UEA nun estas organizo por
disvastigi Esperanton.</p>

Nur la dua p-elemento prezentiĝas en TTT-legiloj. Se post kontrolo montriĝas, ke la kaŝita aserto estas prava, kaj do publikigebla, oni povas forigi la komentosignojn.

Kondiĉaj komentoj en Esplorilo «

Mi skribis ĉi-antaŭe, ke komentoj estas teksto, kiun la TTT-legilo ignoru plene. La TTT-legilo Esplorilo tamen ne ĉiam obeas tiun regulon. Oni povas skribi specialajn komentojn, kiujn tiu legilo malignoras kaj anstataŭe traktas kiel kondiĉajn instrukciojn. Tial oni parolas pri kondiĉaj komentoj.

Jen simpla ekzemplo de tiaj kondiĉaj komentoj:

<!--[if IE 8]>
<p>Jen io por Esplorilo 8 sola.</p>
<![endif]-->

Se oni zorge atentas, oni vidas, ke tio principe estas unu sola komento, kiu komenciĝas per <!--, kaj finiĝas per -->. La meza parto, kiu ŝajnas esti XHTML-a p-elemento, tute ne estas p-elemento, sed nura parto de la komenta teksto. La legilo Esplorilo tamen traktas tion kiel kondiĉan instrukcion, kiu diras, ke la meza parto estu traktata kiel vera XHTML-kodo, vera p-elemento, se la legilo estas Esplorilo 8 (if = se; IE 8 = Esplorilo 8; endif = fino de la kondiĉo). Aliaj versioj de Esplorilo tamen ignoru tiun p-elementon. Kaj legiloj, kiuj tute ne estas Esplorilo, kompreneble plene ignoras la tuton. Ĝi ja estas nura komento!

Mi ne klarigos ĉi tie detale, kiel funkcias tiaj kondiĉaj komentoj (tio estas temo iomege komplika) (detalajn klarigojn de kondiĉaj komentoj oni povas tamen trovi en la Angla Vikipedio.), sed mi tamen montros iom komplikan, sed tre utilan kaj ofte uzindan ekzemplon de tiaj komentoj:

<!--[if lt IE 7]>    <body class="ie6"><![endif]-->
<!--[if IE 7]>       <body class="ie7"><![endif]-->
<!--[if IE 8]>       <body class="ie8"><![endif]-->
<!--[if gt IE 8><!--><body><!--<![endif]-->

Tio estas tute laŭnorma XHTML, kiu konsistas el kvin komentoj kun unu(!) sola komencmarko de body-elemento inter la kvara kaj la kvina komentoj. Esence tiu komplika tuto (kies detalojn oni ne nepre bezonas kompreni) egalas – laŭ la XHTML-normo – al la jeno:

<!--KOMENTOTEKSTO-->
<!--KOMENTOTEKSTO-->
<!--KOMENTOTEKSTO-->
<!--KOMENTOTEKSTO--><body><!--KOMENTOTEKSTO-->

Sed Esplorilo 6 (kaj pli malnovaj versioj de Esplorilo) kontraŭnorme – sed utile – tamen traktas tion kvazaŭ ĝi dirus la jenon:

<body class="ie6">

Kaj Esplorilo 7 traktas tion kvazaŭ estus la jeno:

<body class="ie7">

Kaj Esplorilo 8 vidas la jenon:

<body class="ie8">

Kaj fine Esplorilo 9 (kaj ĉiuj estontaj versioj de Esplorilo kaj ankaŭ ĉiuj aliaj TTT-legiloj) vidas simple la jenon (t.e. la veran laŭnorman XHTML-kodon):

<body>

En la praktiko la body-elemento do ekhavas malsamajn class-atributojn depende de la uzata TTT-legilo. Modernaj legiloj (= Esplorilo 9 kaj ĉiuj aliaj TTT-legiloj) ricevas body-elementon sen speciala klaso, dum malnovaj versioj de Esplorilo vidas body-elementon kun diversaj klasoj, kiuj indikas la version. Tio ebligas skribi CSS-kodon, kiu efikas diverse depende de la uzata TTT-legilo. Ekzemple jene:

body.ie6 p { width: 32em }
body.ie7 p { width: 33em }
body.ie8 p { width: 34em }
p          { width: 35em }

Esplorilo 6 uzos la larĝon 32em por p-elementoj, Esplorilo 7 uzos la larĝon 33em, Esplorilo 8 uzos 34em, dum ĉiuj aliaj legiloj uzos la larĝon 35em.

Tio estas unu ebla rimedo kontraŭ la bedaŭrinda fakto, ke sufiĉe multaj homoj ankoraŭ uzas malnovajn TTT-legilojn, kiuj interpretas stilfoliajn regulojn malĝuste, kaj kiuj tial povas bezoni aliajn stilregulojn ol modernaj laŭnormaj TTT-legiloj.

Al la sekva leciono