Signokodoj
Vindoza signokodo - windows-1252
La Vindoza signokodo estas vastigo de Latino 1 uzata en Vindozo. Ĝi ne estas ISO-normo.
La unua parto de la Vindoza signokodo (la kodpozicioj ĝis 127) estas identa al Askio. La kodpozicioj 160 - 255 estas identaj al la respondaj kodpozicioj en Latino 1. Sed iuj el la kodpozicioj 128 - 159, kiuj en Latino 1 estas rezervitaj por stiraj funkcioj (sed kiuj estas en la praktiko simple neuzataj), estas en la Vindoza signokodo uzataj por aldonaj preseblaj signoj.
Tro ofte la Vindoza signokodo estas uzata en la Reto anstataŭ Latino 1 - eĉ kun falsa indiko, ke temas pri Latino 1. Ĉiuj tiuj Vindozaj signoj, kiuj mankas en Latino 1, ekzistas tamen en Unikodo. En HTML oni prefere indiku tiujn signojn per iliaj Unikodaj numeroj aŭ per iliaj simbolaj HTML-nomoj. Tiuj numeroj kaj simbolaj nomoj estas montrataj en la ĉi-posta tabelo.
Teksta tabelo:
128/80€
836420ACeuro |
129/81 |
130/82‚
8218201Asbquo |
131/83ƒ
4020192fnof |
132/84„
8222201Ebdquo |
133/85…
82302026hellip |
134/86†
82242020dagger |
135/87‡
82252021Dagger |
136/88ˆ
71002C6circ |
137/89‰
82402030permil |
138/8AŠ
3520160Scaron |
139/8B‹
82492039lsaquo |
140/8CŒ
3380152OElig |
141/8D |
142/8EŽ
381017D |
143/8F |
144/90 |
145/91‘
82162018lsquo |
146/92’
82172019rsquo |
147/93“
8220201Cldquo |
148/94”
8221201Drdquo |
149/95•
82262022bull |
150/96–
82112013ndash |
151/97—
82122014mdash |
152/98˜
73202DCtilde |
153/99™
84822122trade |
154/9Aš
3530161scaron |
155/9B›
8250203Arsaquo |
156/9Cœ
3390153oelig |
157/9D |
158/9Ež
382017E |
159/9FŸ
3760178Yuml |
Jen klarigoj, kiel uzi tiajn numerojn kaj kodaĵojn en HTML
Atentu, ke la ĉi-antaŭa teksta tabelo ne estas ĉiam tute fidebla. Iuj TTT-legiloj povas montri iujn signojn erare. Por certeco nepre komparu kun la ĉi-posta bildo de la sama tabelo. Tiel vi ankaŭ povas testi, kiel kapabla kaj kiel korekta estas via TTT-legilo.
Bilda tabelo:
