PMEGGramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj /

12.3.9. Forlaso de rolvorteto

Ekzistas familio de esprimoj, kiuj konsistas el du samaj O-vortoj interligitaj per rolvorteto. Ekz. pasxo post pasxo, mano en mano, tago post tago, vizagxo kontraux vizagxo. Ili aperas normale en frazroloj, kiuj principe bezonas ian rolmontrilon.

Zamenhof tamen normale ne uzis rolvorteton antaux tiaj esprimoj, ecx kiam tio estus bezonata laux la normalaj reguloj. Li plej ofte traktis tiajn esprimojn kiel tutajxojn, opiniante, ke la rolvorteto inter la du O-vortoj suficxas por montri la frazrolon de la tuta esprimo. Sed kelkfoje li ja uzis rolmontrilon.

Nuntempe multaj preferas uzi N-finajxon aux alian rolmontrilon cxe la unua vorto, kiam la frazrolo tion postulas. Tio estas gramatike pli logika, sed la Zamenhofa dirmaniero restas korekta, kaj ecx suficxe eleganta alternativo. Iafoje oni povus alternative E-vortigi la tutan esprimon:

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:18 GMT)